Clermont-Ferrand
Clermont-Ferrand | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio • urbego | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Aŭvernjo (ĉefurbo) | ||||
Departemento | Puy-de-Dôme (prefektejo) | ||||
Arondismento | Clermont-Ferrand (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 9 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 63113 [+] | ||||
Poŝtkodo | 63000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 63113 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Serge Godard 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 141 000 (2005) | ||||
Loĝdenso | 3 214 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 47′ N, 3° 5′ O (mapo)45.7797222222223.0869444444444Koordinatoj: 45° 47′ N, 3° 5′ O (mapo) | ||||
Alto | De 321 al 602 m | ||||
Areo | 42,67 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Clermont-Ferrand [+] | |||||
Clermont-Ferrand estas grava urbo kaj komunumo de Francio, lokita en la regiono Aŭvernjo, de kiu ĝi estas la ĉefurbo. Ĝi cetere estas la prefektejo de la departemento Puy-de-Dôme.
Ĝi enhavas proksime 140.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Clermontais, kaj estas unu el la plej malnovaj urboj en Francio. Parte pro historiaj kaŭzoj, la urbo estas kelkfoje simple alinomata Clermont.
Geografio
Clermont-Ferrand estas centra urbo de Francio. Ĝi situas kore de la Franca Meza Masivo, 410 metrojn alta. Okcidente troviĝas plataĵo, sur kiu precipe elstaras la fama vulkano puy de Dôme. Oriente etendiĝas la ebenaĵo Limagne.
Historio
La moderna urbo Clermont-Ferrand rezultas el la kunuigo de du apartaj urboj, Clermont kaj Montferrand, je la epoko de la franca reĝo Ludoviko la 13-a.
Enloĝintoj
Clermont-Ferrand estas kie Leon Courtinat fondis Esperanto-grupon en 1922.
Esperanto-movado
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.