Clethra alnifolia
Clethra alnifolia | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
„Clethra alnifolia“
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Alnofolia kletro (“Clethra alnifolia”) estas plantospecio el la familio de la Kletracoj (Clethraceae). Ĝi estas disvastigita en orienta Nordameriko de suda Nov-Skotio kaj Majno ĝis la norda Florido kaj okcidenten ĝis orienta Teksaso.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Vegetativaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]La alnofolia kletro estas decidua arbusto, kiu atingas kreskoalton de 1,5 ĝis 3 metroj. La folioj estas alternestarantaj: La foliplato havas longecon de 4 ĝis 10 centimetroj kaj segildentan randon. La folioj ricevas en aŭtuno orflavan koloron.
Generativaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]La arbusto floras depende de la kultivaro en la malfrua somero. La floraroj estas 15 cm longaj kaj 2 cm larĝaj grapoloj. La floroj estas blankaj ĝis rozekoloraj. La floroj odoras dolĉe kaj iom malagrable. La planto havas kapsulfruktojn.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Burdoj polenigas la florojn.
Kondiĉoj de la kreskejo
[redakti | redakti fonton]Alnofoliaj kletroj kreskas en humidaj arbaroj, en humidaj arealoj, kiel marĉoj kaj laŭlonge de arbaraj riveretoj. La planto preferas neŭtralajn ĝis acidajn grundojn. La populacio en Nov-Skotio estas malgranda kaj endanĝerigita.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La unua publikigo de „Clethra alnifolia“ faris Carl von Linné. Sinonimoj estas: „Clethra angustifolia“ RAF. NOM. ILLEG., „Clethra bracteata“ RAF., „Clethra dentata“ AITON, „Clethra incana“ PERS. NOM. ILLEG., „Clethra paniculata“ AITON, „Clethra pubescens“ WILLD., „Clethra pumila“ RAF., „Clethra tomentosa“ LAM.
Uzado
[redakti | redakti fonton]La alnofolia kletro estas uzata en naturĝardenoj aŭ plantitaj laŭlonge de riveretoj kaj lagetoj por protekti kontraŭ erozio. Ekzistas pluraj kultivaroj, ekzemple ‚September Beauty‘, ‚Ruby Spice‘ kaj ‚Hummingbird‘.