Clint Howard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Clint Howard
Gentle Ben premiere Clint Howard 1967.JPG
Persona informo
Naskonomo Clinton Engle Howard
Naskiĝo 20-an de aprilo 1959 (1959-04-20) (60-jara)
en Burbank
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Rance Howard
Patrino Jean Speegle Howard
Frat(in)o Ron Howard
Profesio
Profesio aktoro • filmaktoro • televida aktoro • voĉaktoro • scenaristo • produktoro
Information icon.svg
vdr

Clinton Engle HOWARD (naskita en aprilo 1959) estas usona aktoro. Li estas filo de geaktoroj Rance Howard kaj Jean Speegle Howard kaj la pli juna frato de aktoro kaj reĝisoro Ron Howard.

Li komencis sian karieron en kino per The Courtship of Eddie's Father kaj en televido per Ben Casey ambaŭ en 1963. Kiel voĉaktoro, li debutis per animacia kinfilmo Winnie the Pooh and the Honey Tree.

Dum 1960-aj jaroj li partoprenis televidaĵojn kiel The Fugitive, Bonanza, Star Trek, Laredo krom kinfilmojn An Eye for an Eye, The Jungle Book (en kiu li ankaŭ kantis), Gentle Giant kaj Winnie the Pooh and the Blustery Day.

Li rolis la ĉefrolon Mark Wedloe en televidserio Gentle Ben de 1967 ĝis 1969.

En 1970-a jardeko Howard aktoris en televidserioj Lancer, Love, American Style, Gunsmoke, The Virginian, Night Gallery, The Rookies, Disneyland inter aliaj kaj ankaŭ kinaĵoj kiel The Wild Country, Salty, The Many Adventures of Winnie the Pooh, Harper Valley P.T.A..

Howard dum 1980-aj jaroj laboris je kinfilmoj Evilspeak, Night Shift, Get Crazy, Splash, Cocoon, Gung Ho, The Wraith, End of the Line, Freeway, Parenthood, Tango & Cash kaj je televidaĵoj kiel Sledge Hammer!, Gung Ho kaj Santa Barbara.

En la fino de 20-jarcento li laboris ĉe televido per Hunter, Initiation: Silent Night, Deadly Night 4, Silent Night, Deadly Night 5: The Toy Maker, Seinfeld, Star Trek: Deep Space Nine, Married with Children , Rattled, Addams Family Reunion, The Pretender, ktp kaj ĉe kino per filmoj Disturbed, Backdraft, Far and Away, Body Chemistry II: The Voice of a Stranger, Carnosaur, Ticks, Forced to Kill, The Paper, Leprechaun 2, Cheyenne Warrior, Bigfoot: The Unforgettable Encounter, Fist of the North Star , Forget Paris, Apollo 13, Barb Wire, Unhook the Stars, That Thing You Do, Santa with Muscles, Austin Powers: International Man of Mystery, Twilight, From the Earth to the Moon, The Dentist 2, Telling You, Evasive Action, The Waterboy, Austin Powers: The Spy Who Shagged Me, My Dog Skip, The Million Dollar Kid, Ping!, Little Nicky kaj How the Grinch Stole Christmas, inter aliaj.

En la komenco de nova jarcento Howard aperis ĉe kinfilmoj Blackwoods, Austin Powers in Goldmember, Heart of America, Girl Fever, Pauly Shore Is Dead, House of the Dead, The Cat in the Hat , The Missing, My Big Fat Independent Movie, Cinderella Man, Fun with Dick and Jane, Curious George, How to Eat Fried Worms, Big Bad Wolf, Music Within, Halloween, Foreign Exchange, Night at the Museum: Battle of the Smithsonian, Curious George 2: Follow That Monkey!, Alabama Moon, inter aliaj kaj ĉe televidaĵoj kiel Beethoven's 5th, My Name Is Earl, Play the Game, Heroes , Fringe kaj Star Trek: Enterprise.

Dum la lastaj jaroj li aktoris je kinfilmoj The Dilemma, BloodRayne: The Third Reich, The Lords of Salem, Bailout: The Age of Greed, Intramural, Mad Families, Solo: A Star Wars Story, inter aliaj krom je televidaĵoj kiel Call Me Crazy: A Five Film kaj Star Trek: Discovery.