Closed captioning

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun subtekstoteleteksto.

The logo "CC" in a round white square, framed black.
La "CC en televida" simbolo estis kreita ĉe WGBH. La plej konata emblemo por (sub)tekstigo konsistas el dufoje la C-litero: CC (por Closed Captioning').

Closed captioning (litere: 'fermita apudskribo' aŭ 'ne-enkonstruita subteksto') ofte referita per la akronimo CC (ekzemple sube de filmeto), estas sistemo por elsendado de subtekstoj pere de televidsignalo, uzata ankaŭ por helpi al aŭddifektitajn spektantojn[1]. Antaŭregistritaj programoj kun la CC-sistemo estas tre utilaj por homoj, kiuj lernas novan lingvon, en kiu aŭda materialo estas elsendata, ĉar ĝi permesas kompari la prononcon kun la teksto.

Closed captioning kaj subtekstigo estas ambaŭ procezoj por montri tekston sur ekrano aŭ alia vidigilo por provizi kroman aŭ interpretantan informon. Ambaŭ estas tipe uzataj kiel transskribo de la sona parto de programo, foje inkluzivante priskribojn de ne-paroladaj elementoj. Aliaj uzoj inkluzivas provizi tekstan alternativan lingvan tradukon de la origina aŭdata lingvo de iu prezentaĵo kiu estas kutime fiksita (aŭ "malferma") en la videaĵo kaj neelektebla.

HTML5 difinas subtekstigon kiel "transskribo aŭ traduko de la dialogo kiam sono estas havebla sed ne komprenata" de la spektanto (ekzemple, dialogo en alia lingvo) kaj apudskribon ('caption') kiel "transskribo aŭ traduko de la dialogo, sonefikoj, atentindaj muzikaj indikoj kaj aliaj rilataj aŭdaj informoj kiam sono ne haveblas aŭ ne estas klare aŭdebla" (ekzemple, kiam sono estas silentigita aŭ la spektanto estas surda aŭ havas aŭdan kripliĝon).

Kaj closed capturing kaj regula subtekstigo ebligas malaŭdulojn kiuj lernas novan lingvon, personojn kiuj por la unua foje lernas legi, homojn en bruaj medioj kaj aliajn legi la tekston de la aŭda parto en DVD, filmo aŭ alia prezentaĵo. Subtekstoj povas enhavi ne nur la parolatajn frazojn, sed ankaŭ informojn pri kiu el la roluloj elparolis ilin, kaj ankaŭ informojn pri aliaj sonoj.

Teminologio[redakti | redakti fonton]

La termino "closed" (fermita), kontraŭa al "open" (malfermita) indikas ke la apudskriboj (captions) ne videblas ĝis la spektanto aktivigas ilin, kutime pere de la teleregilo aŭ menua opcio. Aliflanke, "open" (malfermita), "burned-in" (fiksita), "baked on" (bakita sur), "hard-coded" (malmola, malfacile kodigita) aŭ simple "hard" (malmola) apudskribo estas videbla al ĉiuj spektantoj ĉar ĝi estas integrita en la videaĵo.

En Usono kaj Kanado, la terminoj "subtitles" (subtekstoj) kaj "captions" (apudskriboj) havas malsamajn signifojn. Subtekstoj supozas ke la spektanto povas aŭdi sed ne povas kompreni la lingvon aŭ akĉenton aŭ ke la parolado ne estas tute klara, do ili transskribas nuran dialogon kaj kelkaj sur-ekranaj tekstoj. Captions (apudskriboj) celas priskribi al la surdaj kaj malbone aŭdantaj personoj ĉiujn gravajn aŭdajn enhavojn — parolatan dialogon kaj ne-parolatan informon kiel la identeco de parolantoj kaj, foje, ilia maniero paroli — kune kun ajna grava muziko aŭ sonefikoj uzante vortojn aŭ simbolojn.

Televidaj subtekstoj por surduloj kaj malaŭduloj ankaŭ estas nomataj Closed capturing en iuj landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Brij Kothari (maldekstre) parolas al grupo de infanoj
Brij Kothari (maldekstre) parolas al grupo de infanoj.

Closed captioning trovis sian originon en la kreado de Same Language Subtitling (SLS) de la barata socia entreprenisto Brij Kothari kiu inventis ĝin unue por subtekstigi kantojn en la sama lingvo kiel ili estis aŭdeblaj en la kantoj[2], sed poste por por altigi legosciajn-procentaĵojn en Barato[3]. SLS igas la praktikon de legado hazarda, aŭtomata kaj subkonscia parto de populara televida distro, je malalta popersona kosto.

En Barato, Ĉinio, Usono, Eŭropo kaj Latinameriko, multaj el la elsenditaj programoj uzas la CC-sistemon.

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en Ĉinio ĉinlingvaj programoj estas ofte subtekstigitaj, ĉar parolantoj de aliaj variantoj de la ĉina povas legi la skribitan formon (白话文 aŭ pinjine: báihuàwén) de la ĉina normlingvo, eĉ se ili ne povas kompreni la parolatan ĉinan varianton.

Usono[redakti | redakti fonton]

En 1990, granda celo por usonanoj kun aŭdhandikapoj fariĝis realaĵo: la altrudo de la CC-sistemo iĝis subtekstiga normo por la elsendo de televidaj kaj filmaj programoj.

Retkunsidoj[redakti | redakti fonton]

Iuj retkunsidaj servoj, kiel Google Meet, ofertas la eblecon montri subtekstojn en reala tempo de la konversacio.

Subtekstaj telefonoj[redakti | redakti fonton]

Subteksta telefono estas telefono, kiu montras realtempajn subtekstojn de la konversacio. La bildotekstoj estas tipe montrataj sur ekrano enkorpigitaj en la telefono.

YouTube + TED[redakti | redakti fonton]

YouTube kaj TED-prelegoj proponas al ĉiuj siaj uzantoj transskriban servon (kaj aŭtomatan tradukadon de la transskribo al alia lingvo) por filmetoj[4]. TED komencis proponi la programon Caption Hub.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

The Closed Captioning Handbook de Gary D. Robson (ISBN 0-240-80561-5)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (pt) Flávio, Florid, «Closed caption: saiba como funcionam as legendas automáticas nas TVs». Uol, la 26-an de aprilo 2014.
  2. (en) Biswas, Ranjita (2005). Hindi film songs can boost literacy rates in India, arkivite la 20-an de aŭgusto 2009 ĉe la reta arkivejo Wayback Maŝino.
  3. (en) Brij Kothari, arkivite de Ashoka.org la 28-an de aŭgusto 2008 en la reta arkivejo pere de Wayback Maŝino.
  4. (es) Rebeca Zuñiga, Transcripción y subtitulaje automático para vídeos en Youtube: una aproximación, Maestros del Web, la 11-an de marto 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fan-subtekstaĵo

Supratekstigo

Karaokeo

Transskribado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Bill Kastner: The Man Behind Closed Captioning

(en) Caption Group tv, subtekstoj kaj aŭdiopriskriboj