Clotilde Courau
Clotilde Courau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1969 (55-jaraĝa) en Levallois-Perret |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Cours Simon Cours Florent |
Familio | |
Patro | Jean-Claude Courau (en) |
Patrino | Catherine du Pontavice de Renardières (en) |
Edz(in)o | Prince Emanuele Filiberto, Prince of Venice (en) (2003–) |
Infanoj | Princess Vittoria of Savoy (en) , Princess Luisa of Savoy (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Clotilde Maria Pascale COURAU (naskiĝis la 3-an de aprilo 1969 en Levallois-Perret, (Francio) estas franca teatra komediistino kaj kina aktorino.
Per sia edziniĝo kun Emanuele Filiberto di Savoia, ŝi estas reĝina moŝto, princino de Savojo, Venecio kaj Piemonto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Filino de Jean-Claude Courau kaj Catherine du Pontavice des Renardières (okcident-francia nobeleco, hodiaŭ instruistino en Hauts-de-Seine), ŝi trapasis infanecon kun la gepatroj kaj tri fratinoj, Christiane, Camille kaj Capucine inter Egiptio kaj Benino.
En 1985, 16-jarojn aĝa, ŝi forlasis studojn kaj decidis fariĝi komediistino. Ŝi enskribiĝis en cours Simon, cours Florent, ENSATT kaj Atelier International de Théâtre, en Parizo, samtempe perlaborante sian vivon (afixs-gluado por cigared-marko, purigistino, ŝampuistino...) kaj debutis en teatro en kompanio Francis Huster apud Cristiana Reali kaj Valentine Varela, Valérie Crunchant, Estelle Skornik, Olivier Martinez...
En 1990, ŝi debutis en kino per Le Petit Criminel de Jacques Doillon pro kiu ŝi estis rekompencita de premio por plej bona aktorino en Berlinale, kaj nomita al César por plej bona virina espero.
Ŝi fariĝis unu el la novaj furorulinoj de la franca kino kaj sinsekve ludis en grava serio da filmoj en multaj diversaj roloj, samtempe ludante en teatro.
En 1995, ŝi ludis en Élisa de Jean Becker kaj ricevis Premion SACD, kaj estis dufoje nomita al César por plej bona virina espero kaj plej bona aktorino en dua rolo.
En 1995, ŝi ricevis premion "Suzanne-Bianchetti" por plej promesplena juna aktorino kaj en marto 2000, premion "Romy-Schneider" por plej bona virina espero en franca kino.
Ŝi edziniĝis kun Emanuele Filiberto di Savoia la 25-an de septembro 2003 en baziliko Sainte-Marie-des-Anges-et-des-Martyrs en Romo kaj naskis Vittoria de Savoie la 28-an de decembro 2003 en Ĝenevo kaj Luisa de Savoie la 16-an de aŭgusto 2006 en Ĝenevo.
Ŝi poste sukcese daŭrigis sian aktoran kaj komediistan karieron inter Italio kaj Francio.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- 1988: Civilisations, de Patrick Meunier (TV)
- 1990: Le Petit Criminel, de Jacques Doillon
- 1993: Polski Crash, de Kaspar Heidelbach
- 1993: Map of the Human Heart, de Vincent Ward
- 1993: The Pickle, de Paul Mazursky
- 1995: Ugly Meets the People, de Robert Sobul
- 1995: Tom est tout seul, de Fabien Onteniente
- 1995: Élisa, de Jean Becker
- 1995: La Fidèle infidèle, de Jean-Louis Benoît (TV)
- 1995: L'Appât, de Bertrand Tavernier
- 1996: Les Grands Ducs, de Patrice Leconte
- 1997: Une leçon particulière, de Yves Boisset (TV)
- 1997: Fred, de Pierre Jolivet
- 1997: Marthe, de Jean-Loup Hubert
- 1998: Bob le magnifique, de Marc Angelo (TV)
- 1998: Hors jeu, de Karim Dridi
- 1998: Le Poulpe, de Guillaume Nicloux
- 1999: Milk, de William Brookfield
- 1999: Deterrence, de Rod Lurie
- 2000: En face, de Mathias Ledoux
- 2000: La Parenthèse enchantée, de Michel Spinosa
- 2000: Promenons-nous dans les bois, de Lionel Delplanque
- 2000: Exit, de Olivier Megaton
- 2002: Le Nouveau Jean-Claude, de Didier Tronchet
- 2002: Embrassez qui vous voudrez, de Michel Blanc
- 2002: Un monde presque paisible, de Michel Deville
- 2002: La Mentale, de Manuel Boursinhac
- 2002: Mon idole, de Guillaume Canet
- 2003: Les Beaux Jours, de Jean-Pierre Sinapi (TV)
- 2005: Nuit noire, 17 octobre 1961, de Alain Tasma (TV)
- 2005: La Signora delle camelie, de Marco Alessi (TV)
- 2006: Mafalda di Savoia, de Maurizio Zaccaro (TV)
- 2007: La Môme, de Olivier Dahan
- 2008: Modern Love de Stéphane Kazandjian
- 2008: La Chambre 11 (TV, en la serio Chez Maupassant)
Teatro
[redakti | redakti fonton]- 1988: L'Avare, de Molière, reĝisoris Pierre Franck, kun Michel Bouquet. (Théâtre l'Atelier)
- 1988: Lorenzaccio, de Alfred de Musset, reĝisoris Francis Huster, kun Cristiana Reali. (Théâtre Renaud-Barrault)
- 1989: The Slip of the Tongue, de Dusty Hugues, reĝisoris Simon Stokes, kun John Malkovich. (4 monatojn en Ĉikago kaj 4 monatojn en Londono)
- 1990: Hamlet-machine, de Heiner Müller, reĝisoris Jean Jourdheuil. (Teatro de Bobigny)
- 1996: L'Importance d'être Constant (The Importance of Being Earnest), de Oscar Wilde, reĝisoris Jérôme Savary, kun Rupert Everett. (Théâtre national de Chaillot)
- 2000 kaj 2001: Irma la douce, muzikalo de Alexandre Breffort, reĝisoris Jérôme Savary. (De la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de julio 2000 en Théâtre national de Chaillot, de la 5-a de oktobro 2001 ĝis la 6-a de januaro 2002 en Opéra Comique)
- 2004: La Profession de Madame Warren (Mrs Warren's Profession), teatraĵo de George Bernard Shaw, adaptis kaj reĝisoris Michel Fagadau, kun Judith Magre, Jacques Boudet, Gérard Caillaud, Jean-Pierre Moulin, Clément Sibony. (ekde la 6-a de februaro 2004 en Comédie des Champs-Élysées)
- 2006: Le Chanteur de Mexico en Théâtre du Châtelet, opereto de Francis Lopez.
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- 1990: Le Petit Criminel de Jacques Doillon: premio por plej bona aktorino en Berlinale.
- 1995: Élisa de Jean Becker: Premio "SACD".
- 1995: Premio "Suzanne-Bianchetti" por plej promesplena juna aktorino.
- 2000: Premio "Romy-Schneider" en marto por plej bona virina espero en franca kino.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Clotilde Courau Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Clotilde Courau en IMDB
- Retejo pri Clotilde Courau Arkivigite je 2008-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto-galerio 1 Arkivigite je 2012-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto-galerio 2