Clotilde Reiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clotilde Reiss
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1985 (1985-07-31) (38-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Sciences Po Lille • Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj
vdr

Clotilde REISS (naskiĝis la  31-an de julio 1985(nun 1985-07-31) (38‑jara)) estas franca studentino, enkarcerigita en Irano, en malliberejo de Evin (norde de Teherano)[1] de la 1-a de julio 2009 ĝis la 16-an de aŭgusto 2009[2]. Poste atendante juĝ-verdikton kaj post pago de kaŭcio, al ŝi estis permesite loĝi en ambasadejo de Francio en Teherano. Posedante magistrecon (nomatan "master") de IEP (Instituto de Politikaj Studoj) de Lille, ŝi instruis en Esfahano kaj verkis doktoran tezon pri instruado de historio kaj geografio en la iranaj lernejoj. Ŝi flue parolas la persan lingvon dank'al sia irana infanvartistino.

La akuzo baziĝis sur fotoj faritaj dum manifestacio en Esfahano, tamen nenio pruvas, ke ŝi implikiĝis en prostesta movado lanĉita de iranaj studentoj post oficiala reelekto de antaŭa irana prezidanto Mahmud Ahmadineĵad.

Forta mobiliziĝo stariĝis en Francio por ties liberigo: grupoj en Facebook, starpunkto de prezidanto Nicolas Sarkozy favore al ŝi, kaj kompreneble ago de diplomatoj en ambasado de Francio en Teherano por ekkontakti la junan virinon. Ambasadoro de Francio en Teherano, Bernard Poletti vizitis ŝin la 9-an de julio 2009[3]. Ŝi estis kunvokita la 8-an de aŭgusto 2009 al tribunalo de Teherano[4] kune kun aliaj supozitaj protestantoj[5].

Dum la proceso, ŝi «konfesis» partoprenon al manifestacioj de 15-a kaj 17-a de junio en Esfahano, kaj redaktadon de raporto pri tiuj manifestacioj destinita al superulo de IFRI (Franca institudo de priserĉo en Irano), kiu dependas de kultura servo de ambasado de Francio. Ŝi ankaŭ agnoskis redaktadon pasinte, kadre de staĝo en Commissariat à l'énergie atomique (Komisarejo al atoma energio), kie laboras ŝia patro, de raporto pri «politikuloj en Irano lige al nuklea energio», tamen precizigante ke ŝi uzis «artikolojn kaj informojn, kiujn oni trovas en la Interreto»[6].

Antaŭ sia enkarcerigo, Clotilde Reiss jam estis malhelpata dum pluraj monatoj fare de iranaj aŭtoritatoj. En marto 2009, unu monaton post sia alveno, laŭ proceduro, ŝi transdonis sian pasporton al iranaj aŭtoritatoj por renovigi sian vizon. Tiu vizo ne estis redonita al ŝi, ĉar la ministerio pri laboro akuzis ŝin pri nigra laborado dum ŝia antaŭ restado en Irano. Ŝi estis kondamnita al monpuno de tri milionoj da tomanoj, t.e. ĉ. 2000 eŭroj[7].

Post la juĝado de la 15-a de majo 2010, Clotilde Reiss estis liberigita kontraŭ monpuno de 285,000 dolaroj, pagitaj de ŝia advokato dum la mateno[8]. La anonco pri ŝia liberigo fare de ŝia advokato estis rapide dissendita de la gazetaro, kaj ŝia reveno al Francio okazis la 16-an de majo 2010[9].

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]