Clube Atlético Votuporanguense

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CAV
futbala klubo
Kluba nomo  Clube Atlético Votuporanguense
Kromnomo Votuporanguense
Fondita  2009
Stadiono  Arena Plínio Marin propraĵo de la plenuma povo de Votuporango
Kapacito  8.145
Prezidanto  Marcelo Arenas Stringari
Trejnisto  Thiago Oliveira
Ligo  Federação Paulista de Futebol
2020  15-a
Oficiala retejo  www.cavotuporanguense.com.br
Hejme
Ekstere
vdr

Clube Atlético Votuporanguense (votuporanga atleta klubo), mallongigo CAV, konata ankaŭ kiel votuporanguense [votuporanGENsi], estas brazila futbala klubo en la urbo Votuporango, subŝtato San-Paŭlo. Ĝi estis fondita la 11-an de decembro 2009 sub la nomo Associação Atleticana Votuporanguense, kiu poste ŝanĝis sian nomon al Clube Atlético Votuporanguense, kaj en 2010 unuafoje konkursis en la san-paŭla futbala ĉampioneco, tiam en la B-serio.

La alnomo votuporanguense devenas el la antaŭaj futbalteamoj de la urbo, nome AAV (1956-1993), kaj SEV (2001-2006).

CAV konservis la Pantera Alvinegra (blankan nigran panteron) kiel maskoton, kiun adoptis la tiama AAV.

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]