Coba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cobá)
Coba
arkeologia loko [+]
Koordinatoj20° 29′ 23″ N, 87° 43′ 30″ U (mapo)20.4898-87.7251Koordinatoj: 20° 29′ 23″ N, 87° 43′ 30″ U (mapo)

Coba (Quintana Roo)
Coba (Quintana Roo)
DEC
Coba
Coba
Lokigo de Quintana Roo en Meksiko

Map
Coba
Vikimedia Komunejo:  Cobá [+]
vdr
Cobá, la piramido Nohoch Mul

La majaruinoj de Cobá troviĝas 40 km nordokcidente de Tulúm en Meksiko. Tiu malnova ceremoniejo estis konstruita dum la klasika majaa erao (600 ĝis 900). Dum la kulmino de la majaa kulturo Cobá estis unu el la plej grandaj majaurboj en Jukatano, sed pro ankoraŭ nekonataj kialoj ĝi jam estis forlasita kiam alvenis la hispanoj.

En la vasta loko troviĝas kvin konstruaĵaroj. Al la aro Nohoch Mul apartenas la 42 metrojn alta, per 120 ŝtupoj surgrimpebla piramido El Castillo. Sur la pinto de la piramido troviĝas ritejo kaj ŝtona altaro, kiun verŝajne uzis la majaaj pastroj por sangoferoj al la dioj.

Por turistoj nur malgranda parto estas alirebla, ĉar mankas mono al la meksika registaro, la plej granda parto de Cobá troviĝas do ankoraŭ en la ĝangalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]