Cobourg (Ontario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cobourg)
Cobourg
urbeto • lower-tier municipality
Administrado
Poŝtkodo K9A
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 519  (2021) [+]
Loĝdenso 917 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 58′ N, 78° 10′ U (mapo)43.966666666667-78.166666666667Koordinatoj: 43° 58′ N, 78° 10′ U (mapo) [+]
Alto 173 m [+]
Areo 22,37 km² (2 237 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Cobourg (Ontario)
Cobourg (Ontario)
DEC
Cobourg
Cobourg
Situo de Cobourg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cobourg, Ontario [+]
vdr

Cobourg (laŭ stato de 2001 17172 loĝantoj) estas Ontaria urbo ĉ. 75 km-ojn oriente de Toronto. Ĝi estas la administra centro de distrikto Northumberland kaj la plej granda urbo de tiu distrikto. Sude Cobourg estas ĉe la bordo de Ontaria Lago, kaj 7 km-ojn okcidente de ĝi estas la komunumo Port Hope (Ontario).

Victoria Hall Cobourg, la urbodomo

La urbo fondiĝis en la jaro 1789, origine je la nomo Amherst. En 1819 ĝi rememore al la geedziĝo inter la kronprincino Charlotte de Anglio kaj princo Leopold de la germana nobela dinastio Saksio-Coburg estis renomita Cobourg. Ekde 1972 estis diskutoj ĉu krei urbopartnerecon inter la kanada urbo kaj la germana urbo Coburg en Bavario: en 1997 realiĝis la urbopartnereco. Krome la urbo Cobourg nun havas urbopartnerecon kun la urbo Tirano, la ĉefurbo de Albanio.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La lastajn jarojn de sia vivo en la urbo vivis, kaj en 2000 tie mortis, la esperantisto Rüdiger Eichholz, kiu ekde 1948 vivtenis la esperantlingvan eldonejon Esperanto Press.