Coccycua
Aspekto
Cindrokolora kukolo (Coccycua cinerea)
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Coccycua estas malgranda genro de birdoj de la familio de kukoloj nome Kukoledoj. Ĝiaj tri specioj troviĝas en tropika Sudameriko.
Iam, ili estis dividitaj inter Coccyzus (du specioj) kaj Piaya (unu specio), aŭ la unuaj estis atribuitaj al Micrococcyx kaj nur la lasta al Coccycua. Post la malkovro ke ili formas monofiletikan genlinion egalforan el ambaŭ rilataj genroj, Coccycua estis revalidigita.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La specioj estas la jenaj:
| Bildo | Scienca nomo | Ordinara nomo | Distribuado |
|---|---|---|---|
| Coccycua minuta | Malgranda kukolo | Panamo, Trinidado & Tobago, Tumbes-Chocó-Magdalena, Amazona Baseno, Gujanoj kaj okcidenta Cerado | |
| Coccycua pumila | Nana kukolo | Kolombio kaj Venezuelo | |
| Coccycua cinerea | Cindrokolora kukolo | norda kaj centra Argentino ĝis Urugvajo kaj Sanpaŭlio (ŝtato); vintrumas norde ĉe Amazono |
Sinonimoj
[redakti | redakti fonton]La genronomo Coccycua ofte oni konsideris misliterumo, kaj oni proponis diversajn korektojn. Tamen, la namo kiel origine estis literumita estas valida. La junaj sinonimoj estas jenaj:
- Coccicua Lesson, 1837 (malprava korekto)
- Coccygua Fitzinger, 1856 (malprava korekto)
- Coccyzaea Hartlaub, 1842 (malprava korekto)
- Coccyzusa Cabanis & Heine, [1863] (malprava korekto)
- Micrococcyx Ridgway, 1912
| ||||||||||||||||||


