Cochabamba (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cochabamba
Cochabamba 1988.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Retpaĝaro www.cochabamba.gob.bo [+]
Demografio
Loĝantaro 632 013  (2012) [+]
Loĝdenso 4 026 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 24′ S, 66° 9′ U-17.3935419-66.1570139Koordinatoj: 17° 24′ S, 66° 9′ U [+]
Alto 2 558 m [+]
Areo 157 km² (15 700 ha) [+]
Horzono UTC−04:00 [+]
Situo de Cochabamba
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cochabamba [+]
Information icon.svg
vdr
Cochabamba panorama (cuadrado - square).jpg

Cochabamba (Koĉabamba), aŭ en Esperanto Koĉabambo, kio estas ankaŭ la nomo de la departamento, estas urbego en meza Bolivio, kun pli ol 600.000 [1] da loĝantoj. Ĝi situas 220 km sudokcidente de La Paz, en la Koĉabamba valo, en alto de 2560 m.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua hispana loĝanto de la valo estis Garci Ruiz de Orellana en 1542. Li aĉetis la areon je 130 pesoj kaj oni registris la negocon en Potosí en 1552. Lia domo - nomata Mayorazgo - estas ankoraŭ videbla en la distrikto Cala Cala. La antaŭulo de la urbego estis Villa de Oropesa, fondita fare de Francisco de Toledo la 2-an de aŭgusto de 1571. La komunumo prizorgis per nutraĵoj la najbarajn minejurbojn. La arĝento-minado en Potosí riĉigis ankaŭ ekonomion de Koĉabambo. La urbo estis alinomata en 1786 - je ordeno de hispana reĝo Karlo la 3-a - al Cochabamba. Tio estis la distingo pro tio, ke la urbo helpis en 1781 al Oruro por subpremi ribelon de la indiĝenoj. Laŭ la censo de 1793, en la urbo loĝis 22.305 personoj, el kiuj estis 12.980 mesticoj, 6.368 hispanoj, 1.182 indiĝenoj, 1600 mulatoj kaj 175 afrikaj sklavoj.

Dum la 19-a jarcento, Cochabamba iĝis unu ĉefa agrikultura centro de Bolivio. En 2000 okazis tumultoj kontraŭ la privatigo de la publika akvo-prizorgo.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Gravaj universitatoj estas la Universidad Mayor de San Simón kaj la Universidad Católica Boliviana San Pablo. Krom tio funkcias ankaŭ pluaj ŝtataj kaj privataj altlernejoj, universitatoj, lernejoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La internacia aeroporto de la urbo estas la Internacia Flughaveno Jorge Wilstermann (Aeropuerto Jorge Wilstermann, IATA-kodo: CBB), sudokcidente de la ubo. La loka flughaveno nomiĝas Lloyd Aéreo Boliviano.

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]