Coco Gauff
Coco Gauff | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Cori Dionne Gauff |
Naskiĝo | 13-an de marto 2004 (21-jaraĝa) en Delray Beach, ![]() |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Delray Beach |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Mouratoglou Tennis Academy (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | tenisisto ![]() |
Coco Gauff, naskonome Cori Dionne Gauff, prononco per sistemo IFA [ˈkoʊkoʊ gɑːf] respektive [ˈkoʊɹi dɪˈɔn gɑːf], estas usona profesia tenisistino. Ŝi naskiĝis la 13-an de marto 2004 en Delray Beach, kantono Palm Beach, Florido, do nun estas 21-jaraĝa. Ŝiaj plej grandaj atingoj en internaciaj turniroj ĝis nun estis la venkoj de la unuopa konkuro de la malferma turniro US Open en 2023 kaj de la malferma turniro French Open en 2025, la lasta kontraŭ la belorusino Arina Sabalenka.
Familia fono
[redakti | redakti fonton]Gauff naskiĝis en Florido kaj kreskis en Atlanta, sed poste translokiĝis reen al Florido pro pli bonaj trejnaj ŝancoj tie. Ŝia patro, Corey, estis basketbalisto ĉe la Ŝtata Universitato de Georgio en Atlanta, kaj ŝia patrino, Candi, estis atletino ĉe la Ŝtata Universitato de Florido. Gauff loĝas en Delray Beach kaj estis edukita hejme de siaj gepatroj. Ŝi havas du pli junajn fratojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Pri ŝia venko de septembro 2023:
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. artikolo: Usona tenisisto Coco Gauff gajnis la tenisturniron US Open