Codex Calixtinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Codex Calixtinus, folio 4r, Apostolo Jakobo (proks. 1130/40)

La Codex CalixtinusCodex Calixtus (en lat.: Liber Sancti Jacobi, Libro de Sankta Jakobo) estas kolekto de manskribaĵoj el la 12-a jarcento. Oni atribuis ĝin malvere al Kalisto la 2-a, sed verŝajne ĝin kompilis la franca klerulo Aimeric Picaud. Ĝi ekestis kiel instigilo por la vizito de la relikvujo de apostolo Jakobo en Santiago de Compostela.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro konsistas el kvin partoj, kiuj ĉiuj staras en pli malpli klara ligo al la sankta Jakobo kaj la pilgrimado al lia sanktejo:

  • La unua parto enhavas tekstojn kaj kantojn por meso kaj liturgio de la horoj pri la festotagoj de Jakobo. Apartaĵo estas interalie granda nombro de tropoj por la meso.
  • Dua parto enhavas 22 rakontojn pri mirakloj atribuataj al Jakobo. Multaj el ili temas pri pilgrimantoj, kiu dum sia vojaĝo venas en mizeron.
  • La tria parto rakontas pri la translokigo de la kadavro de Jakobo al Hispanujo.
  • La kvara parto estas rakonto pri la bataloj de Karolo la Granda en Hispanujo. La manskribaĵo nomas episkopon Turpin de Reims (748–795) kiel aŭtoron. Tiu ĉi atribuaĵo tamen estas malvera, pro tio oni parolas rilate tiun ĉi tekston de Ŝajn-Turpino.
  • La kvina parto estas gvidlibro por pilgrimantoj, kiu priskribas diversajn kursojn al Santiago de Compostela, nombras preĝejojn, kiun pilgrimanto vizitu, kaj avertas pri danĝeroj sur la vojo.
  • Aldono enhavas grandan aron da duvoĉaj komponaĵoj. Plejparte je tio temas pri pecoj, kiuj jam en la unua parto estis trovebla en unuvoĉa versio.

Graveco[redakti | redakti fonton]

De aparta intereso por la historiaj sciencoj estas la pilgrima gvidlibro same kiel la miraklorakontoj, ĉar tiuj ĉi ebligas enrigardon en la cirkonstancoj de mezepokaj pilgrimadoj. Por la muzikscienco siaflanke estas gravaj la plurvoĉaj komponaĵoj, ĉar temas pri unu el la unuaj fontoj, en kiu plurvoĉaj pecoj ne aperas en muzikteoria instrulibro, sed en libro tutverŝajne celata por la praktiko.

Vidu ankaŭ: Jakoba Vojo

Mencioj[redakti | redakti fonton]

Ŝtelo de la manskribaĵo en 2011[redakti | redakti fonton]

Ekde la 5-a de julio 2011 oni rimarkis la mankon de la kodekso, kiu kuŝis en la trezorujo de la arĥivo de la Katedralo de Santiago de Compostela, kaj la libro validis kiel perdiĝinta.[1][2][3][4] Jaron poste, la 4-an de julio 2012, oni retrovis la valoregan libron sendifektan en la aŭtejo de elektristro, kiu antaŭe regule laboris en la katedralo, poste tamen kadre de ŝparagadoj de sia dunginto estis maldungita kaj kune kun sia familio krom la kodekso evidente ankaŭ ŝtelis aliajn altvaloraĵojn.[5] [6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Herbers: Der Jakobsweg. Mit einem mittelalterlichen Pilgerführer unterwegs nach Santiago de Compostela. Narr, Tübingen 1986, ISBN 3-87808-312-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]