Codex Vigilanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Codex Vigilanus
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Vigila
Lingvoj
Lingvo Mezepoka latino
Eldonado
Ĝenro kroniko
vdr
La skribistoj: Serracino, Vigila, kaj García pentritaj de Vigila.
Homoj de Toledo.
La unuaj Arabaj ciferoj en Okcidento.

Codex VigilanusCodex Albeldensis (en hispana: Códice VigilanoAlbeldense) estas iluminita kompilaĵo de variaj historiaj dokumentoj el periodo etenda el la antikveco al la 10a jarcento en Hispanio. Inter multaj tekstoj kunigitaj fare de la kompilintoj estas la kanonoj de la Koncilioj de Toledo, la Liber Iudiciorum, la dekretoj de kelkaj papoj kaj de aliaj patristikaj verkoj, historiaj rakontoj (kiaj tiuj de la Crónica Albeldense[1] kaj vivo de Mohamedo), variaj aliaj pecoj de romiĝermana kaj de kanona juroj, kaj kalendaro.

La kompilistoj estis tri monaĥoj de la Rioĥa monaĥejo de San Martín de Albelda: nome Vigila, laŭ kiu estis nomita la manuskripto kaj kiu estis la ilustristo; Serracino, lia amiko; kaj García, lia disĉiplo. La unua kompilaĵo estis finita en 881, sed ĝi estis ĝisdatigita en 976. La origina manuskripto estas konservita en la biblioteko de El Escorial (kiel Escorialensis d I 2). Je la epoko de ties kompilado, Albelda estis la kultura kaj intelekta centro de la Reĝlando Navaro. La manuskripto celebras per bildoj ne nur la antikvajn gotajn reĝojn kiuj estis reforminta la juron, nome Ĉindasvinto, Recesvinto, kaj Egiko; sed ankaŭ la tiutempaj dediĉitoj, nome la Navaraj regantoj: Sanĉo la 2-a de Pamplona kaj sia reĝino Urraca kaj sia frato Ramiro Garcés de Viguera.

La Codex enhavas, inter aliaj pecoj de utila informaro, la unuan mencion kaj reprezenton de Arabaj ciferoj (sed ne de la nulo) en Okcidento. Ili estis enkondukitaj de la Araboj en Hispanio ĉirkaŭ 900.

La bildoj estas laŭstile unikaj, kaj kombinas elementojn Visigotajn, Mozarabajn, kaj Karolidajn. La ornamaĵoj montras Karolidajn kaj Ital-Bizancajn influojn.[2] La uzado de animaloj kiel dekoracio kaj por subteno de kolonoj estas paralela la la tiutempa Franka uzado.[3] Pli Karolida kaj malpli Bizanca influo estas evidenta en la Codex Aemilianensis, nome kopio de Vigilanus farita en San Millán de la Cogolla en 992 de alia ilustristo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankaŭ Chronicon AlbeldenseEpitome Ovetense.
  2. Guilmain, "Interlace," 215.
  3. Guilmain, "Zoomorphic," 24.
  4. Guilmain, "Forgotten," 36–37.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]