Codru-Moma-montaro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Codru-Moma | |
---|---|
![]() Codru-Moma-montaro en Apuseni-montaro
| |
Alteco | 1,112 m |
Situo | Rumanio |
Montaro | Apuseni-montaro |
La Codru-Moma-montaro [kodru moma] estas parto de la Apuseni-montaro en la okcidenta Rumanio. Ĝi apartenas al la Okcident-Rumaniaj Karpatoj. La plej alta loko estas la pinto Vârful Pleșu, 1 112 metrojn alta.
La montaro situas sur la limo inter la distrikto Arad kaj la distrikto Bihor. Ĝi etendiĝas de nord-okcidento al sud-oriento kaj estas ĉ. 60 km longa kaj 10–20 km larĝa.
La grandaj trafikvojoj ĉirkaŭiras la montaron. Nord-oriente, tra la valo de Crișul Negru, preterpasas la nacia vojo DN 76 (Oradea–Beiuș–Ștei–Vârfurile–Brad). Sud-okcidente, tra la valo de Crișul Alb, pasas la nacia vojo DN 79A (Ineu–Sebiș–Gurahonț–Vârfurile) kaj la fervojo de Ineu al Gurahonț.