Villamejil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cogorderos)
Villamejil
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24711
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 652  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 34′ N, 6° 1′ U (mapo)42.562222222222-6.0230555555556Koordinatoj: 42° 34′ N, 6° 1′ U (mapo) [+]
Alto 910 m [+]
Areo 78,98 km² (7 898 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villamejil (Provinco Leono)
Villamejil (Provinco Leono)
DEC
Villamejil
Villamejil
Situo de Villamejil
Villamejil (Hispanio)
Villamejil (Hispanio)
DEC
Villamejil
Villamejil
Situo de Villamejil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamejil [+]
vdr

Villamejil [biljameĤIL] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco, ene de la tradicia areo La Cepeda. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Korto de kampardomo en Revilla.
Sueros de Cepeda.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castrillo de Cepeda, Cogorderos, Fontoria de Cepeda, Quintana de Fon, Revilla, Sueros de Cepeda kaj Villamejil, okupas totalan areon de 78,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 682 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 52 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]