Saltu al enhavo

Colaptes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Colaptes
Orkaska pego (Colaptes chrysoides)
Orkaska pego (Colaptes chrysoides)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Colaptes
Swainson, 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Colaptes estas genro de birdoj de la familio de Pegedoj kaj tribo Picinae, nome 13 nuntempaj specioj kiuj estas loĝantaj reproduktantoj en Ameriko.

Pegoj de la genro Colaptes tipe havas brunan aŭ verdan dorson kaj flugilojn kun nigraj strioj, kaj sablokoloran ĝis flavecan malsupran flankon kun nigraj makuloj aŭ strioj. Kutime estas buntaj markoj sur la kapo. Multaj el tiuj birdoj – precipe la nordaj specioj – estas pli surgrundemaj ol kutime ĉe pegoj.

Historie ekzistis konsiderinda necerteco pri la klasifikado de pegospecioj en genrojn, kaj nur per komparado de DNA-sekvencoj eblis kun certeco loki multajn el la specioj.

Probable la plej fama membro de la genro Colaptes estas la Brustornama pego, Colaptes auratus, konata en partoj de suda Usono kiel 'Yellowhammer' (flava martelo). Tiu birdo estas la ŝtata birdo de Alabamo, kaj la ŝtata kromnomo estas la 'Yellowhammer State' (Flavmartela Ŝtato).

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro Colaptes estis enkondukita de la irlanda zoologo Nicholas Aylward Vigors en 1825, kun la Ora pego (Colaptes auratus) kiel la tipa specio.[1]

La genronomo devenas de la malnovgreka vorto κολάπτης (*koláptēs*), kun la signifo "ĉizisto" aŭ "bekofrapanto".[2]

La genro formas parton de la pegeda subfamilio Picinae kaj havas fratan rilaton kun la genro Piculus. La genro Colaptes estas membro de la tribo Picini kaj apartenas al klado kiu enhavas kvin genrojn: nome Colaptes, Piculus, Mulleripicus, Dryocopus kaj Celeus.[3]

Kelkaj el la rilatoj inter la specioj ene de Colaptes estas necertaj, kaj kelkaj genetikaj studoj indikis iometajn diferencajn filogenezojn, sed evidentas, ke la specioj kiuj nomiĝas angle "flicker" en la ordinara nomo ne formas monofiletikan grupon.[3][4][5]

La genro Colaptes enhavas 14 speciojn. El tiuj, unu nome la Bermuda pego, estas nun formortinta:[6]

BildoOrdinara nomoScienca nomoDistribuado
Oroliva pegoColaptes rubiginosusorienten ĝis Gujano, nordokcidenta Argentino, kaj Trinidado kaj Tobago
Grizkrona pegoColaptes auricularisMeksiko
Ruĝmantela pegoColaptes rivoliiBolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo
Nigrakola pegoColaptes atricollisPeruo
Makulbrusta pegoColaptes punctigulaBolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo; ankaŭ en orienta Panamo
Verdastria pegoColaptes melanochlorosArgentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo
Ora pegoColaptes auratusNordameriko, Kubo kaj Grand-Kajmano en la Kajmanaj Insuloj
Orkaska pegoColaptes chrysoidesSudokcidenta Usono kaj Nordokcidenta Meksiko
Gvatemala pegoColaptes mexicanoidessuda Meksiko ĝis Nikaragvo
Fernandina pegoColaptes fernandinaeKubo
Ĉilia pegoColaptes pitiusArgentino kaj Ĉilio
Anda pegoColaptes rupicolaPeruo, Ĉilio, orienta Bolivio kaj nordorienta Argentino
Kampa pegoColaptes campestrisBrazilo, Bolivio, Paragvajo, Urugvajo kaj nordorienta Argentino, Surinamo
  • † Bermuda pego (Colaptes oceanicus) - formortinta, sed eble postvivis ĝis historiaj tempoj – iam en Bermudo

Subgenroj

[redakti | redakti fonton]

Tiu genro povas esti dividita en du grupoj: Tiuj de la subgenro Colaptes estas sveltaj kaj pli surteremaj specioj kun kutime kolormarkaj kapopintoj. Ili ĉeestas la tutan Amerikon escepte en polusaj regionoj. Tiuj de la subgenro Chrysoptilus estas pli arbaraj specioj; preskaŭ ĉiu havas ruĝan nukon kaj diferenckoloran kronon. Ili troviĝas en Sudameriko; grupo de tri specioj iam oni supozis, ke apartenas al Piculus tra la mezamerika Cordillera norden ĝis Meksiko (Benz et al., 2006).

  • Subgenro Colaptes
    • Brustornama pego, Colaptes auratus
    • Brustomakula pego, Colaptes chrysoides, chrysoides signifas kvazaŭ oro.
    • Fernandina pego, Colaptes fernandinae, endanĝerita birdo indiĝena en Kubo. Fernandina estis iama nomo de Kubo.
    • Ĉilia pego, Colaptes pitius. La specia epiteto devenas el la birda karaktera alvoko, kiu sonas kiel "pitiu-pitiu-pitiu".
    • Anda pego, Colaptes rupicola. La specia epiteto signifas “loĝanton de rokaro”..
    • Kampopego, Colaptes campestris. La specia epiteto signifas ”kamparanon”, pro la preferata habitato, tio estas malferma kamparo.
  • Subgenro Chrysoptilus
    • Nigrakola pego, Colaptes atricollis. La specia epiteto signifas “malhelkolan”.
    • Punktobrusta pego, Colaptes punctigula. La specia epiteto signifas “punktecan gorĝon” de punctatus kaj gula.
    • Verdonigra pego, Colaptes melanochloros. La specia epiteto signifas “nigran kaj verdan” el la antikva greka melanos kaj ĥloros.
      • Orbrusta pego, Colaptes melanochloros melanolaimus. La suda subspecio de la Verdostria pego estas foje konsiderata diferenca specio.
    • Oroliva pego, Colaptes rubiginosus. La specia epiteto signifas “rustoplenan” pro la koloro de la flugiloj kaj dorso.
    • Grizkrona pego, Colaptes auricularis. La specia epiteto signifas ”orelan” pro la bildo de la kapo de la specio.
    • Ruĝmantela pego, Colaptes rivolii, kiu ricevas la nomon pro François Victor Massena, duko de Rivoli.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (1825) “Observations on the natural affinities that connect the orders and families of birds”, Transactions of the Linnean Society of London 14 (#3), p. 395–517 [457 Note]. doi:10.1111/j.1095-8339.1823.tb00098.x.
  2. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. 1 2 (2017) “Tapping the woodpecker tree for evolutionary insight”, Molecular Phylogenetics and Evolution 116, p. 182–191. doi:10.1016/j.ympev.2017.09.005. Bibkodo:2017MolPE.116..182S.
  4. ↑ (2011) “Mitochondrial DNA based phylogeny of the woodpecker genera Colaptes and Piculus, and implications for the history of woodpecker diversification in South America”, Molecular Phylogenetics and Evolution 58 (#1), p. 76–84. doi:10.1016/j.ympev.2010.09.011. Bibkodo:2011MolPE..58...76M.
  5. ↑ (2016) “An augmented supermatrix phylogeny of the avian family Picidae reveals uncertainty deep in the family tree”, Molecular Phylogenetics and Evolution 94 (Pt A), p. 313–326. doi:10.1016/j.ympev.2015.08.025. Bibkodo:2016MolPE..94..313D.
  6. ↑ AviList Core Team (2025) AviList: The Global Avian Checklist, v2025. Alirita 30a de Januaro 2026 .
  • Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399. COI:10.1016/j.ympev.2006.02.021