Colax (Plaŭto)
Colax (kp. greke: κόλαξ) estas komedio latinlingva de Plaŭto kiu ne konserviĝis. Ĉi aŭtoro tradukis greklingvan kaj samtitolan historion de Menandro en la latinan lingvon. La titolo tradukeblas La flatisto.[1]
Malmultajn jarojn pli malfrue Terencio du personoj (soldaton kaj parazitoj) de la originala menandra verko en sian verkon Eunuchus enŝovis. Tial iu malinteligenta envianto imputis al Terencio ŝtelon enhavan. Sed Terencio mem en la antaŭparolo tiaĵojn dementis parolante pri malnova rakonto de Nevio kaj Plaŭto. Sed ne klaras ĉu Nevio kaj Plaŭto kune skribis ĝin aŭ ĉu estis unuopa imitado de la menandra verko.
Nur kvin versoj originantaj sendube de la plaŭta Colax konatas, el kiuj tri al ni savis imperiestro Marko Aŭrelio en leteron adresitan al sia instruisto Marko Kornelio Fronto[2]:
- "Qui data fide firmata fidentem fefellerint,
- subdoli subsentatores, regi qui sunt proxumi,
- qui aliter regi dictis dicunt, aliter in animo habent"
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Fronto: Ad Marcum Caesarem, letero 10 (dua libro)
- Terencio: Eunuchus, versoj 25-34
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Karl Ernst Georges: "Colax" - ĉe: Ausführliches lateinisch-deutsches Handwörterbuch, Hanovro 1913, vol. 1, kol. 1256
- ↑ Traduko: Kiuj malgraŭ donita kaj firmigita promeso trompis la fidanton, ruzaj flatistoj, kiuj estas plej proksimaj al la reĝo, kiuj alie parolas al la reĝo per vortoj, alie pensas en la koro.