Cole Porter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cole Porter
Persona informo
Cole Porter
Naskonomo Cole Albert Porter
Naskiĝo 9-an de junio 1891 (1891-06-09)
en Peru
Morto 15-an de oktobro 1964 (1964-10-15) (73-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Mount Hope Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater jura altlernejo Harvard • Universitato YaleUniversitato Harvard • Schola Cantorum de Paris • Worcester Academy vd
Familio
Patrino Kate Porter vd
Profesio
Okupo dramaturgokomponistopianisto • kantotekstisto • kantoverkisto • filmkomponisto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Night and Day ❦
So Near and Yet so Far vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Cole Porter en 1934

Cole Albert Porter (naskiĝis la 9-an de junio 1891 en Peru, Indianao; mortis la 15-an de oktobro 1964 en Santa Monica, Kalifornio) estis usona komponisto kaj kantoteksto-verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Cole Porter, kiu ricevis sian individuan nomon laŭ la familia nomo de sia patrino Kate, devenis deflanke de ĉi tiu el familio tre bonstata, kiu en Indianao interalie riĉiĝis per lignokomerco. Lia du pli aĝaj gefratoj, Louis Omar kaj Rachel, mortis infanaĝe jam antaŭ lia naskiĝo. La muzikemo kaj muzika talento de Porter montriĝis, antaŭenigita de lia patrino, jam tre frue; en la aĝo de ses jaroj li eklernis violonadon. Du jarojn poste sekvis unua pianluda instruo, kaj ekde tiam li koncentriĝis pri ĉi tiu instrumento. En la aĝo de dek li verkis siajn unuajn komponaĵojn, inter ili The Song of Birds, sesparta pianopeco dediĉita al lia patrino.

Ekde 1905 ĝis 1909 Porter lernis ĉe Akademio Worcester en Masaĉuseco. Post sukcesa ekzameno lia avo James Omar Cole donacis al li vojaĝon al Eŭropo, kiu kaj kulture kaj aparte lin grave impresis. En 1909 Porter ekdstudis ĉe Universitato Yale; ekde tie li transiris en 1913 al Universitato Harvard, kie li komence daŭrigis la studon de jurscienco, sed en 1915 komencis studi muzikon.

Jam dum siaj jaroj ĉe la Universitato Yale Cole Porter estis pro lia amuztalento estis tre ŝatata je studentoj kaj profesoroj, tie li verkis kelkajn studentokantojn, ekz. Yale Bulldog, kiujn oni eĉ nuntempe kantas tie. En 1915 lia kanto Esmeralda aperis kun ioma sukceso en la revuo ĉe Broadway Hands Up. Lia unua produktaĵo por Broadway See America First (1916) tamen restis sensukcesa.

Post eniro de Usono en la Unuan Mondmiliton printempon de 1917 Porter iris kiel volontulo por usona helporganizaĵo al Francujo. Post Militfino en 1918 li restis en Parizo kaj lernis tie ĉe Schola Cantorum, privata muzikaltlernejo estrate Vincent d’Indy. Saman jaron li konatiĝis kun la bonstata, ok jarojn pli aĝa Linda Lee Thomas kaj geedziĝis kun ŝi malgraŭ sia samseksemo decembron de 1919.

En 1923 la avo de Porter mortis kaj postlasis al li ne malestimindan heredaĵon. La geedzoj Porter pasigis la jarojn ĝis 1928 ĉefe en Eŭropo, aparte en Parizo, Venecio kaj ĉe la Riviero, ĝuis liberan, senzorgan vivon kaj entreprenis multajn vojaĝojn.

Fine de la 1920-aj jaroj Porter pli kaj pli laboris ĉefprofesie kaj kreska-sukcese kiel komponisto kaj tekstopoeto kaj reiris en Usonon. Li sukcesegis per la produktado de la muzikalo Paris (1928), al kiu pretigis al li la vojon lia amiko Irving Berlin. Sekvis pliaj sukcesaj pecoj, kaj jam baldaŭ Porter estis establiĝinta kiel unu el la plej gravaj kantverkistoj de Usono. Ekde 1935 geedzoj Porter pasigis pli kaj pli da tempo en Holivudo, kie la filmnegoco prosperegis.

Oktobron de 1937 li suferis gravan rajdakcidenton, kiu ĝisfunde ŝanĝis lian vivon. Liaj gamboj estis grave vunditaj, kaj lia edzino, kiu intertempe vivis separate de li en Parizo kaj priprensis eblan eksgeedziĝon, tuj revenis al sia flanko. La kuracistoj urĝe rekomencis amputadon de liaj gambon, kion ŝi tamen rifuzis, ĉar ŝi estis konvinkita, ke tio kaŭzus lian vivovolon. La sekvoj de ĉi tiu akcidento necesigis poste pli ol 30 operaciojn kaj akompanis lin lian restan vivon. Li neniam plene resaniĝis, li bezonis lambastonojn, kaj pianludo foje estis starigis al li malfacilaĵojn. Li tamen konservus sian humuron: Montriĝas, ke 50 milionoj da francoj ne povas erari. Ili manĝas ĉevalon anstataŭ rajdi ilin).

En 1952 mortis lia patrino Kate, kun kiu Porter havis intensan rilaton. Du jarojn poste ankaŭ mortis lia edzino Linda. Ĉefe la perdo de sia edzino grave turmentis Koŭlon. En 1958 la kuracistoj amputis lian dekstran gambon. Ekde tiu momento lia vivoĝojo estis rompita. Li loĝis retiriĝinte kaj fariĝis pli kaj pli depresia kaj komencis drinki. Li perdis iom post iom sian vivovolon kaj al sia multjara intimulo Arnold Saint Subber Porter ĉiam denove diris, ke li volas morti. Ĉi tiun deziron la 15-an de oktobro 1964 Sorto plenumis al li: Cole Porter mortis en la aĝo de 73 jaro en la Hospitalo Santa Monica.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Cole Porter komponis 40 kompletajn muzikalojn kaj verkis la apartenajn kantotekstojn, el kiuj multaj fariĝis transmode popularaj. Lia stilo estas plejofte priskribebla kiel eleganta kaj monduma. Lia talento kiel tekstopoeto ekbrilas en multaj nekutimaj kaj spritaj linioj, kiuj ofte estis spicitaj per vortludoj kaj pro tio ofte portis al li problemojn deflanke de la cenzuro.

Jam dum siaj fruaj jaroj ĉe la altlernejo li komponis, sed la vera trarompiĝo sukcesis al li nur per Paris en 1928. Per la influo de lia amiko Irving Berlin, kiu mem estis komponisto kaj jam tiam apartenis al la plej gravaj usonaj komponistoj, Porter ricevis mendon de la muzikalo. Ĝi fariĝis ene de plej mallonga tempo sukcesa spektaklo, al kiu sekvis kromaj. Gay DivorceAnything Goes tiam estis vaste konataj. Post sia grava rajdakcidento Porter tamen eksuferis depresion, la verkado fariĝis malfacila por li – ankaŭ pro la fortaj kuraciloj – kaj li havis problemojn akiri la bezonatajn financojn por Brodveja produktaĵo. Tial kelkaj el liaj spektakloj fiaskis dum ĉi tiuj jaroj, kaj liaj recenzistoj vidis lian stelon jam estingiĝinta. Sed per Kiss Me, Kate el la jaro 1948 li denove lanĉis furoraĵon, kiu tutmonde sukcesis kaj eĉ nuntempe ankoraŭ estas prezentata. Por sia lasta Broadway-produktaĵo Silk Stockings Porter irigis en 1954 Hildegardan Knef kiel ĉefaktorinon al Novjorko. Multaj el liaj pecoj fariĝis – kvankam ja ne tiaj konceptitaj – ĵazaj normkantoj kaj transmodaj furoraĵoj, interalie „Night and Day“, „Begin the Beguine“, „What Is This Thing Called Love?“, „Easy to Love“,„You’d Be So Nice to Come Home To“, „Anything Goes“, „I Get A Kick Out Of You“, „Love for Sale“, „True Love“„I’ve Got You Under My Skin“. Nuntempe la interpretaĵoj de tiaj pecoj fare de grandaj ĵazmuzikistoj ofte estas pli konataj ol la originalaj versioj. Multaj kantoj estis kantataj de la tutmonde plej famaj interpretistoj de ĵazo kaj ties randaj zonoj, i. a. de Frank Sinatra, Louis Armstrong aŭ Ella Fitzgerald kiu en 1956 per Ella Fitzgerald Sings the Cole Porter Songbook Vol. 1 kaj Vol. 2 faris eĉ du sondiskojn kun liaj kantoj.

Spektaklomuzikaloj kaj muzikaj revuoj[redakti | redakti fonton]

  • 1911: Cora
  • 1912: And the Villain Still Pursued Her
  • 1912: The Pot of Gold
  • 1913: The Kaleidoscope
  • 1914: Paranoia
  • 1916: See America First
  • 1919: Hitchy-Koo of 1919
  • 1922: Hitchy-Koo of 1922
  • 1923: Within the Quota
  • 1924: Greenwich Village Follies of 1924
  • 1928: Paris
  • 1928: La Revue des Ambassadeurs
  • 1929: Wake Up and Dream
  • 1929: Fifty Million Frenchmen
  • 1930: The New Yorkers
  • 1932: Gay Divorce
  • 1933: Nymph Errant
  • 1934: Anything Goes
  • 1935: Jubilee
  • 1936: Red, Hot and Blue!
  • 1938: You Never Know
  • 1938: Leave It to Me!
  • 1939: Du Barry Was a Lady
  • 1940: Panama Hattie
  • 1941: Let’s Face It
  • 1943: Something for the Boys
  • 1944: Mexican Hayride
  • 1944: Seven Lively Arts
  • 1946: Around the World
  • 1948: Kiss Me, Kate
  • 1950: Out of This World
  • 1953: Can-Can
  • 1954: Silk Stockings

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1936: Born to Dance
  • 1937: Rosalie
  • 1940: Broadway Melody of 1940
  • 1941: You’ll Never Get Rich
  • 1943: Something to Shout About
  • 1948: The Pirate
  • 1956: High Society
  • 1957: Les Girls

Filmadoj de lia vivo[redakti | redakti fonton]

  • De-Lovely - muzikalfilom/Usono/Britujo 2004 kun Kevin Kline kaj Ashley Judd
  • You’re The Top – The Cole Porter Story (dokumentaĵo - USA/GB 1990)
  • Night and Day - muzikfilmo/Usono 1946, reĝio Michael Curtiz, kun Cary Grant

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1949 - du Tony Premioj por Kiss Me, Kate: "plej bona muzikalo" kaj "plej bona filmmuziko"
  • 1961 - Grammy por la plej bona filmmuzika albumo pri la filmo Can-Can, aperinta ĉe Capitol)
  • 2007 – stelo sur la trotuaro de famo en Holivudo (postmorte)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]