Colibri
Violvanga kolibro, Colibri coruscans | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Colibri estas kvinspecia genro de amerikaj kolibroj en la familio Trokiledoj kaj subfamilio Polytminae. De la genronomo devenas la esperantlingva vorto "kolibro", kiu utilas por la membroj de la genroj kaj de la tuta familio.
Ili estas mezgrandaj specioj troviĝantaj en Meksiko, kaj Centra kaj norda Suda Ameriko. La Meksika Marverda kolibro foje vagadas tiom norden kiom ĝis Usono kaj eĉ Kanado.
Kolibroj havas abundajn rondoformajn vostojn kaj mallongajn aŭ mezgrandajn nigrajn bekojn. Tri el la kvin specioj havas ĉefe verdan plumaron. La maskloj havas violbluan makulon malantaŭen kaj malsupren de la okulo, kiu stariĝas kiam ili estas ekscititaj, kaj brilan gorĝmakulon. La ina plumaro estas ĝenerale simila al tiu de la masklo, sed la orel- kaj gorĝmakulo estas pli malgranda.
Kolibroj konstruas grandajn tasformajn nestojn, en kiujn ili demetas du blankajn ovojn. Ili havas laŭtajn persistajn kantojn, ofte ripetojn de duoblaj notoj.
Ĉi tiuj birdoj facile venas al artefaritaj nektarmanĝejoj, kaj montras neniun timon pri homoj. Ili estas agreseme teritoriaj, kaj ĉe manĝejoj aŭ florantaj arbustoj ili pasigas multan tempon ĉasante aliajn kolibrojn, anstataŭ manĝante.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro enhavas la jenajn kvin speciojn:[1]
- Bruna kolibro, Colibri delphinae (Lesson, 1839) Meksiko ĝis norda kaj okcidenta Sudameriko. LC
- Marverda kolibro, Colibri thalassinus (Swainson, 1827) Meksiko ĝis nordokcidenta Nikaragvo. LC
- Violorela kolibro, Colibri cyanotus (Bourcier, 1843) Kostariko, Panamo, kaj Andoj (de Bolivio kaj norden). LC
- C. c. cabanidis (Heine), 1863)
- C. c. cyanotus (Bourcier, 1843)
- C. c. kerdeli (Aveledo & Perez, 1991)
- C. c. crissalis (Todd, 1942 )
- Violvanga kolibro, Colibri coruscans (Gould, 1846) Andoj (de Argentino kaj norden). LC
- C. c. coruscans
- C. c. germanus
- Ametistorela kolibro, Colibri serrirostris (Vieillot, 1816) Argentino, Bolivio, Brazilo, kaj Paragvajo. LC
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hummingbirds. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (Julio 2020). Alirita 2a de Januaro 2020 .
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Restall, R., C. Rodner, & M. Lentino (2006). Birds of Northern South America. Christopher Helm, London. (ISBN 0-7136-7243-9) (vol. 1), (ISBN 0-7136-7242-0) (vol. 2).
- Hilty, Birds of Venezuela, (ISBN 0-7136-6418-5)
- Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica (ISBN 0-8014-9600-4)
- Birds of the World, 1999 Edition (ISBN 9780862838065)
| ||||||||||||||||||


