Colin Powell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colin Powell
Colin Powell official Secretary of State photo.jpg
Coat of Arms of Colin Powell.svg
Persona informo
Colin Powell
Naskonomo Colin Luther Powell
Naskiĝo 5-an de aprilo 1937 (1937-04-05)
en Novjorko
Morto 18-an de oktobro 2021 (2021-10-18) (84-jara)
en Walter Reed National Military Medical Center
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per COVID-19 [#]
Tombo Arlingtona nacia tombejo [#]
Religio Episkopa Eklezio de Usono [#]
Etno afrik-usonano [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Urba Kolegio de Nov-Jorko • Universitato George Washington • United States Army Command and General Staff College • Morris High School • National War College [#]
Partio Respublikana Partio [#]
Subskribo Colin Powell
Familio
Edz(in)o Alma Powell [#]
Profesio
Okupo politikistodiplomato • army officer [#]
Laborkampo politikoekstera politiko • ministerio pri eksteraj aferoj • ŝtata sekureco [#]
Aktiva dum 1958–2021 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Colin Luther POWELL [kolin luter paŭel] (5-a de aprilo 1937 - 18-a de oktobro 2021) estis la 65-a usona ministro pri eksteraj aferoj (usonangle: Secretary of State). Li estis konfirmita je la 20-a de januaro 2001. Powell estis la plej altnivela nigrulo, kiu estis registara oficialulo en la historio de Usono, ĝis la elektiĝo de Barack Obama kiel ŝtatprezidanto en 2008. Li estis nomumita de George W. Bush je la 16-a de decembro 2000 kaj estis unuanime konfirmita de la Usona Senato. La prezidento akceptis lian rezignon je la 12-a de novembro 2004 (antaŭ la komenco de la dua periodo en ofico de BUSH), sed POWELL daŭros en ofico ĝis la konfirmo de sia sekvonto. POWELL ankaŭ servis kiel estro de la usona Konsilio pri nacia sekureco (1987 - 1989) kaj prezidanto de la usona stabestraro.

Colin Luther Powell

La antaŭulo de Powell estis Madeleine Albright, la unua virino, kiu iam havis tiun oficon. Lia posteulo estas Condoleezza Rice, la dua virino en tiu ofico.

Powell je la 14-a de februaro 2003 prezentis al la Konsilio pri Sekureco de UNO pruvilojn, laŭ kiuj Irako amasigis amas-mortigajn batalilojn. Per tio la usona registaro celis motivi UNO-n aprobi militon kontraŭ Irako. La 9-an de septembro 2005 Powell, jam ne oficanta, en publika intervjuo deklaris, ke tiutempe li eraris kaj ke tiu eraro estas hontinda.