Collapse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Collapse
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jared Diamond
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2005
Eldonejo Viking Press
Ĝenro eseonefikcio
vdr

Collapse esperantigita KolapsoDisfalo (plennome angle Collapse: How Societies Choose to Fail or Succeed; Kolapso: Kiel societoj elektas malsukcesi aŭ sukcesi) estas libro verkita de Jared Diamond kaj estis unue publikigita en 2005 [1]. Diamond estas profesoro pri geografio kaj fiziologio ĉe la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso. La libro de Diamond provas esplori kiel kelkaj el la plej grandaj civilizoj en historio kolapsis kaj kio povas esti lernita de tio.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Diamond diras, ke Paskinsulo provizas la plej bonan historian ekzemplon de socia disfalo en izoleco.

Diamond ekzamenas la kolapson de civilizoj laŭ kvin influaj faktoroj, kelkaj aŭ ĉiuj el kiuj kontribuis al la fina rezulto. Ĉi tiuj faktoroj estas:

  • Damaĝo, kiun la homo kaŭzas al sia medio
  • Klimatŝanĝiĝo
  • Malamikeco kun malamikaj najbaroj
  • Detranĉi aŭ rompi amikecajn rilatojn kaj komercon kun najbaroj
  • Per la (ne)reago de la koncernaj socioj al la problemaj procezoj.

La verkisto listigas ok elementojn en la influo de homo sur sia medio kiuj kaŭzis la kolapson de la grandaj civilizoj en la historio:

  1. Senarbarigo kaj detruo de la natura medio.
  2. Grundproblemoj (grunderozio kaj saligo de la grundakvo).
  3. Problemoj en la administrado de akvoresursoj.
  4. Tro multe da ĉasado.
  5. Tro multe da fiŝkaptado.
  6. Efikoj de invada specio sur areo kie ĝi antaŭe ne ekzistis nature.
  7. Loĝantarkresko.
  8. La efikoj de la loĝantarkresko laŭ la nombro de la loĝantaro.

Poste, li deklaras, ke kvar faktoroj kontribuos al la malfortiĝo kaj kolapso de nunaj kaj estontaj civilizoj:

  1. Klimata ŝanĝo kaŭzita de homoj.
  2. Kreskanta kvanto de toksinoj en la medio.
  3. Manko de energifontoj.
  4. Plena homa utiligo de la kapablo por fotosintezo de la Tero.

Diamond montras ke en ĉiuj kazoj prosperaj kaj sukcesaj socioj kolapsis pro troekspluatado de siaj naturresursoj kaj troloĝiĝo. La nura kaŭzo kiu ne estas atribuita al troloĝiĝo estas la malutila efiko de organismoj kiuj estas difinitaj kiel invadaj specioj kiuj estas disvastigitaj de homo, en lokoj kie ili antaŭe ne ekzistis nature, aŭ intencite aŭ hazarde sed ĉiam per la homo. La libro montras ke la danĝeroj kaŝitaj en la ekzisto de moderna socio estas esence similaj al la danĝeroj kiuj kaŭzis la kolapson de socioj en la pasinteco.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La limo de senarbarigo inter Haitio (maldekstre) kaj la Dominika Respubliko (dekstre)
Aerap oluado kaŭzita de industriaj fabrikejoj en Ĉinio

La libro estas dividita en kvar partojn:

  • La unua parto priskribas la medion en la subŝtato de Montano hodiaŭ kaj temigas la vivojn de pluraj homoj por klarigi kiel socio hodiaŭ influas la medion.
  • La dua parto priskribas pasintajn civilizaciojn, kiuj kolapsis. Por priskribi la manieron kiel civilizacioj kolapsas, Diamond uzas kvin sociajn faktorojn kiuj inkludas: media damaĝo, klimata ŝanĝo, malamikaj etnoj kaj malkresko en komerco kiel rezulto de la mediaj problemoj. La civilizoj kiujn Diamond priskribas en tiu sekcio estas:
    • Paskinsulo (civilizacio kiu tute kolapsis pro media damaĝo).
    • Pitkarna Insulo en Polinezio (media damaĝo kaj komerca malkresko).
    • Ansazi homoj el la hodiaŭa sudokcidenta Usono (media damaĝo kaj klimata ŝanĝo).
    • La majaoj de la centramerika regiono (media damaĝo, klimata ŝanĝo, kaj malamikaj najbaroj).
    • La nornoj kiuj vivis en Gronlando (media damaĝo, perdo de komercaj rilatoj, klimata ŝanĝo, malamikaj najbaroj kaj la malvolo ŝanĝi antaŭ socia rompo).
    • Finfine, Diamond diskutas tri sukceshistoriojn de la pasinteco:
  • La tria parto temigas modernan socion:
  • La kvara parto resumas la esploradon kaj diskutas temojn kiel komerco kaj tutmondiĝo, kaj praktikaj lecionoj kiuj povas esti lernitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jared Diamond, Collapse: How Societies Choose to Fail or Survive, Penguin Books, 2005 and 2011 (ISBN 978-0-241-95868-1)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]