Collectif Roosevelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Collectif Roosevelt
Kolektivo Roosevelt
neprofitcela organizaĵo
Komenco La 24-an de marto 2012
Fino 2-a de januaro 2021 vd
Geografia situo 48° 51′ 18″ N, 2° 22′ 35″ O (mapo)48.855052.37639Koordinatoj: 48° 51′ 18″ N, 2° 22′ 35″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo 5, passage Bullourde 75011 Parizo
Kolektivo Roosevelt (Parizo)
Kolektivo Roosevelt (Parizo)
DEC
Kolektivo Roosevelt
Kolektivo Roosevelt
Map
Collectif Roosevelt
Tipo Civitana organizaĵo, Asocio laŭ leĝo de 1901
Celo Estigi civitanan reagon[1]
Agareo

Francio kaj Belgio

Agmetodo Peticio, Lobiado, Edukado, Informado
Moto "Dire l’urgence et Reconstruire l’Espoir" (esperantlingve Diri urĝaĵojn kaj rekonstrui esperon)[2]
Fondinto(j) Stéphane Hessel, Susan George, Pierre Larrouturou, Edgar Morin, Cynthia Fleury
Estr(ar)o Pierre Larrouturou (prezidanto)
Buĝetfonto Kotizoj de membroj
Ĝisdatigo Maje 2013
Retejo Collectif Roosevelt[3]
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

Collectif Roosevelt (esperantlingve "Kolektivo Roosevelt") estas franca civitana movado kreita en 2012, kiel asocio laŭ leĝo de 1901[4] kun lokaj grupoj[5].

Por rediri esprimon de Stéphane Hessel kaj Edgar Morin[6] (kiuj estas inter la fondintoj de tiu movado), Collectif Roosevelt celas "politikon de vivivolo kaj revivo, kiu eligas el mortodonaj apatio kaj malribelado".

Collectif Roosevelt inspiriĝas de la intervenema kaj volema agmaniero de la malnova usona prezidanto Franklin Delano Roosevelt por eliri el la krizo de 1929, « New Deal » (aŭ Nova disdono esperantlingve). Ĝi agas laŭ du ĉefaj linioj : unuflanke, per diskonigo de dek kvin proponoj pri socialaj kaj ekonomiaj reformoj[7] al parlamentanoj, sociaj partneroj kaj registaroj, aliflanke per aktivigo de lokaj grupoj[8], kiuj organizas instruojn, debatojn kaj prelegojn, laŭ spirito de popola edukado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita de elstaruloj kiaj Stéphane Hessel[9], Susan George[10], Pierre Larrouturou[11], Edgar Morin[12], Cynthia Fleury[13], Roland Gori, Dominique Méda, Michel Rocard[14], Patrick Viveret, Bruno Gaccio[15], Patrick Pelloŭ, Claude AlphandéryCurtis Roosevelt[16] (nepo de Franklin Delano Roosevelt), ĝi estas ankaŭ renkontejo de retoj kaj NROj[17].

En septembro 2012, la mocio kondukita de Stéphane Hessel, kiu enhavis plurajn proponojn de kolektivo en la kongreso de la socialista partio, fine estis la tria kun preskaŭ 12% da voĉoj kaj tiel pro malmulte ne partoprenis la duan baloton fronte al Harlem Désir por la posteno de ĝenerala sekretario[18].

Aktiva nur en Francio ĝis en novembro 2012, la movado poste serĉis kiel ekaktivi en Belgio[19].

La 1-an de majo 2013, 100 000 personoj estis subskribintaj la manifeston Roosevelt 2012[20].

Celoj kaj proponoj[redakti | redakti fonton]

La 15 proponoj[7] celas eviti disfalon de ekonomio, prilabori novan socion kaj batali kontraŭ endemian senlaborecon kaj krei demokratan Eŭropon[21],[9]. Kompleta teksto de tiuj 15 proponoj en franca lingvo kun traduko en esperanto

Eviti disfalon de ekonomio[redakti | redakti fonton]

  1. Forte malpliigi interezprocentojn de ŝtatoj en tempo de ekonomia krizo por ne finance sufokiĝi pagante siajn ŝuldojn je interezprocentoj 600- ĝis 800-oble superaj al tiuj de la privataj bankoj.
  2. Kreo de eŭropa imposto pri entreprenprofitoj, la eŭropa averaĝo estas je 25% kontraŭ 40% en Usono, kio ebligus redoni pli da financa potenco.
  3. Nuligi impostreduktojn konsentitajn al entreprenoj kaj al plej enspezaltuloj en la dek lastaj jaroj en Francio, kio redonus profitan buĝeton.
  4. Batali kontraŭ impostparadizoj, kiuj perdigas al ĉiuj ŝtatoj membroj de Eŭropa Unio inter 1 ĝis 1,5% de MEP (Malneta Enlanda Produkto) premante ilin per publikaj mendoj.
  5. Limigi kiel eble plej multe maldungojn, kiel estas en Germanio per Kurzarbeit (germanlingve).
  6. Helpi malsolidulojn, fine de rajto je financa helpo, finance kaj klerige.
  7. Malpermesi spekuladon de bankoj per privatula ŝparo, apartigante deponbankojn disde aferbankoj.
  8. Kreo de takso pri financaj transakcioj por ke financaj merkatoj kontribuu al la eŭropa fonduso por financa stabileco.
  9. Batali kontraŭ delokadoj starigante socialajn kaj mediajn normojn en monda komerco.

Kontraŭ senlaboreco, konstrui novan socion[redakti | redakti fonton]

  1. Krei laborpostenojn en konstrusektoro kaj redukti lupagojn per ambicia loĝpolitiko.
  2. Batali kontraŭ klimata varmiĝo reduktante forcejefikajn gazojn tamen kun konservo de sama vivkvalito.
  3. Evoluigi socialan kaj solidaran ekonomion pli respektan al medio kaj personoj.
  4. Dividi labortempon kaj enspezojn inter superaktivuloj kaj malsoliduloj.

Konstrui demokratan Eŭropon[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉesigi la sistemparalizon per ŝanĝo de institucioj kaj per adopto de parlamenta sistemo.
  2. Trakti traktaton pri sociala Eŭropo, kio evitos delokadojn kaj intraeŭropan dumpingon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Akcepteja paĝo de Collectif Roosevelt
  2. Manifeste du Collectif Roosevelt
  3. TTT-ejo por diskutado inter membroj
  4. Publikigo en Oficiala Gazeto de la asocioj (franclingve "JO Associations") de la 24-a de marto 2012 kaj 16-a de februaro 2013 (R.N.A. W751214048)
  5. Lokaj grupoj de Collectif Roosevelt
  6. « Le Chemin de l'espérance (essai) », Stéphane Hessel kaj Edgar Morin, Eldoninto "Editions Fayard", 28/09/2011, ISBN 978-2-213-66621-1
  7. 7,0 7,1 france Listo de la proponoj sur la TTT-ejo de Collectif
  8. france Listo de lokaj grupoj sur la TTT-ejo de Collectif
  9. 9,0 9,1 france Roosevelt 2012 : le nouvel appel de Stéphane Hessel face à la crise Arkivigite je 2014-02-19 per la retarkivo Wayback Machine, La Vie, la 6-an de marto 2012
  10. france Susan George: Il faut modifier le rapport de force, Les Inrocks, la 2-an de decembro 2012
  11. france Pierre Larrouturou : comment lutter contre la crise ?, France Info, la 30-an de majo 2012
  12. france En 2013, il faudra plus encore se méfier de la docte ignorance des experts, Le Monde, la 1-an de januaro 2013
  13. france Lettre à Jean-Marc Ayrault, membre du collectif Roosevelt Arkivigite je 2013-03-14 per la retarkivo Wayback Machine, Libération (journal), la 26-an de decembro 2012
  14. france Rocard engage Roosevelt Arkivigite je 2012-07-29 per la retarkivo Wayback Machine, Jdd, la 29-an de januaro 2012
  15. franceDémocratie… ou bancocratie ? Arkivigite je 2013-03-07 per la retarkivo Wayback Machine, Libération (journal), la 4-an de februaro 2013
  16. france Roosevelt, géronte frondeur, Le Monde, la 25-an de marto 2012
  17. france Liste des premiers signataires du manifeste Roosevelt 2012
  18. france Stéphane Hessel, le militant devenu chouchou des politiques, L'Express, 6/3/2012
  19. france L'économiste français Pierre Larrouturou parraine le collectif Roosevelt 2012 Belgique[rompita ligilo], Bel RTL, la 10-an de novembro 2012
  20. Peticio sur TTT-ejo roosevelt2012.fr Collectif Roosevelt Arkivigite je 2019-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
  21. Roosevelt 2012, site officiel

Aliaj tekstoj :

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]