Collegium Polonicum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Collegium Polonicum
lernejo
Informoj
fondodato 1992
speco ŝtata
Situo
lando Pollando
urbo Słubice, Pollando
Estraro
gvidanto administra direktoro Krzysztof Wojciechowski
Nombroj
nombro de studentoj 1 500 (2013)[1]
retejo [[1] Oficiala retejo]
vdr

La Collegium Polonicum en Słubice estas komuna internacia esplora kaj eduka institucio de la Eŭropa Universitato Viadrina (EUV) en la urbo Frankfurto ĉe Odro kaj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. La instalo de la institucio decidiĝis en 1992, kaj la unuaj studentoj tie edukiĝis en 1998.

la kolegia biblioteko
fasado borde de la rivero Odro

Studfakoj[redakti | redakti fonton]

Bakalaŭraj kaj magistraj studfakoj:

  • nacia sekureco – ankaŭ kiel koresponda studado (en la pola, UAM)
  • germanistiko (en la germana, EUV+UAM)
  • pola filologio por ne-poloj (en la pola, UAM)
  • mediprotekto (en la pola, UAM)
  • magistro de arto pri studoj de interkultura komunado (en la germana kaj angla, EUV+UAM)
  • magistriga studfako protekto de eŭropaj kulturaj trezoroj (en la germana, EUV)
  • magistriga studfako kulturo kaj historio de meza kaj orienta Eŭropo (en la germana, EUV)
  • magistro de juro (en la germana kaj pola, EUV+UAM)

Postdiplomaj studfakoj:

  • postdiploma studfako pri eŭropaj programoj (en la pola, UAM)
  • postdiploma studfako "manaĝerado de homaj fontoj" (angle human resources management, en la pola, UAM)
  • postdiploma studfako por komunumaj gvidantoj (en la pola, UAM)
  • postdiploma studfako nacia kaj internacia sekureco (en la pola, UAM

Rilatoj al Vikipedio[redakti | redakti fonton]

La 22-an de oktobro 2014 en la "frankfurta placo" antaŭ la kolegia ĉefkonstruaĵo inaŭguriĝas la unua monumento de Vikipedio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]