Collegium Musicum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Collegium musicum)

Collegium MusicumCollegium musicum estis la nomo uzata ekde la 16-a ĝis la 18-a jarcento precipe en la germanlingva spaco kaj remalkovrita en la 20-a jarcento por privata ligo de muzikamatoroj.

Ofte la membroj devenis el burĝa aŭ studenta medio kaj muzikis kune, tamen collegia musica ankaŭ povis allasi aŭskultantojn kaj foje ankaŭ enprenis profesiajn muzikistojn.

En la 16-a jarcento collegia musica sin dediĉis plejparte al kantmuziko; sian florepokon ili havis tamen en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kiam ili plejparte okupiĝis pri instrumentaj komponaĵoj. La unuaj publikaj konzertoj de collegium musicum okazis en 1660 je Hamburgo direktate far Matthias Weckmann. Poste famiĝis la collegium musicum fondita en 1701 far Georg Philipp Telemann en Lepsiko daŭrigata far Johann Sebastian Bach.

En la 19-a jarcento perdiĝis la nomo „collegium musicum“, ĝis kiam en 1908 Hugo Riemann denove fondis ĉinoman ligon, iniciatante per tio la popularecon de ĉi tiu nomo. En 1979 fondiĝis en Lepsiko Neues Bachisches Collegium Musicum, kiu reiras sur la tradicion de la Bach-a collegium kaj submetiĝinta al la historiema koncertado.

Nuntempe precipe universitataj muzikligoj formas „Collegium musicum“, interalie en Heidelberg, Bonn kaj Kolonjo.