Columba (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Columba

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La granda genro de birdoj Columba de la subfamilio Columbinae enhavas grupon de mezgrandaj al grandaj korpofortikaj kolomboj, ofte nomitaj kiel tipaj kolomboj.

La plej konata kolombo estas la Rokkolombo kaj estas ĉefe tiuj kiuj loĝas en urboj.

Plej granda parto de la specioj de tiu ĉi genro troviĝas en la Malnova Mondo, sed estas kelkaj membroj en Ameriko, kaj kelkajn speciojn, ĉefe la Hejmkolombo, oni enmetis for de iliaj naturaj teritorioj.

La amerikaj specioj de Columba devus esti apartigitaj en separata genro, nome Patagioenas, kiel faras la American Ornithologists Union. Ke la amerika radiado elformas diferencan stirpon estas pruvata de molekula analizo (ekz. Johnson et al., 2001)

Rokkolombo.
Palumbo.
Lentuga kolombo.

Specioj[redakti | redakti fonton]

La specioj kiuj restas en Columba estas jenaj:

Oni priskribis fosilian specion, nome Columba omnisanctorum, el Frua Plioceno (5.3-3.6 mya) de duoninsulo Gargano kaj ĉirkaŭaĵoj, Italio. Fosilio de supozita "falko" samtempula aŭ de Meza Plioceno (3.6-2.6 mya) povus estis ĉu diferenca specio de Columba pisana aŭ la sama, en kiu kazo la unua nomo estus taŭga.(Mlíkovský 2002).

La specioj de tiu genro pezas inter 800 kaj 1,000 g.

Referencoj[redakti | redakti fonton]