Come Rain or Come Shine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Come Rain or Come Shine estas komponaĵo de Harold Arlen kun la teksto de Johnny Mercer. La kanto estis verkita por la muzikalo "St. Louis Woman" kaj publikigita en la jaro 1946.

Jam en la sama jaro surdiskiĝis diversaj versiojn de la kanto, ekzemple de Sy Oliver kun la orkestro de Tommy Dorsey, de Dinah Shore, de Frank Sinatra samkiel de Helen Forrest kun Dick Haymes. Ĝi ja ne eniris la furorkantajn ranglistojn, fariĝis tamen en la 1950-aj jaroj ĵaza normkanto.

La triopo de Bill Evans surbendigis en 1959 instrumentan version de la kanto por la muzikalbumo Portrait in Jazz. Samjare ankaŭ Art Blakey kaj la Jazz Messengers surbendigis ĝin por sia albumo Moanin'.

Krome ĝi surdiskigis denove Frank Sinatra (1961) samkiel Diane Schuur (1986), kiu ricevis por sia Standards-albumo Gremion por la plej bona virina ĵazkanta registraĵo. Keith Jarrett interpretis ĝin per sia Standards-Trio.