Comedy Central Roast

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Comedy Central Roast
televida serio
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro roast, comedy television series
Amplekso
Epizodoj 14
Daŭro sen reklamoj 90
Elsendo
Elsendita 10 aŭg. 2003 – 15 sep. 2019
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Comedy Central Roast [Comedy Central Mokas] estas televidaĵo elsendita de usona televidkanalo Comedy Central ekde la 10-a de aŭgusto 2003.

Averaĝe unu ĝis du programoj estas elsenditaj ĉiujare. Estas ok aŭ dek personoj invititaj, kiuj mokas unu la alian antaŭ finfine mokas la titolan temon de ĉiu spektaklo. Celoj de mokaĵoj inkludis aktorojn kaj komikulojn.

Partoprenantoj povas antaŭmalpermesi mokaĵojn pri kelkaj aferoj Pamela Anderson, ekzemple, malpermesis ŝercojn pri sia infekto je Hepatito C. Joan Rivers nuligis ŝercojn pri sia filino Melissa. William Shatner petis, ke la morto de lia edzino ne estu menciita, kaj Donald Trump malpermesis ŝercojn pri tio, ke li ne estas tiel riĉa kiel li asertas, ke li estas.