Comillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Comillas
Universidad Pontificia de Comillas.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39520 [+]
Retpaĝaro www.aytocomillas.es [+]
Demografio
Loĝantaro 2 156  (2018) [+]
Loĝdenso 116 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 4° 17′ U (mapo)43.386944444444-4.2894444444444Koordinatoj: 43° 23′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 18,61 km² (1 861 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Comillas
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Comillas (Cantabria) [+]
Information icon.svg
vdr

Comillas [koMIjas] aŭ [koMIljas] estas municipo kaj urbo de la aŭtonoma komunumo Kantabrio, Hispanio. Ĝi estas en la komarko de la Okcidenta Marbordo. Limas norde kun la Kantabra Maro, sude kun la municipo Udías, oriente kun Ruiloba kaj Alfoz de Lloredo kaj okcidente kun Valdáliga.[1]

Comillas rimarkindas ne nur por ties mezepokaj kaj barokaj konstruaĵoj, sed ankaŭ ĉar ĝi estas unu el la malmultaj lokoj ekster Katalunio, en kiuj konstruis modernistaj artistoj kiel Antoni GaudíDomènech i Montaner. Iliaj verkoj abundas kaj videblas en la tuta urbo.

La urbo havigas nomon al la Pontifika Universitato Comillas, kies sidejo situis en tiu kantabra urbo ĝis sia translokigo al Madrido. La iamaj konstruaĵoj de la universitato estas unu el plej elstaraj ekzemploj de la modernisma arkitekturo de la urbo. Nuntempe ĝi estas sidejo de unu el la kampusoj de la Universitato de Kantabrio.

Populare la urbo estas konata kiel "urbo de la episkopoj",[2] pro la fakto ke en ĝia universitato instruiĝis gravaj ekleziaj figuroj. Dum granda parto de la 19a kaj 20a jarcentoj, al ties tradicia markaraktero, aldoniĝis la fakto ke ĝi fariĝis somerumejo de la hispana reĝa familio, kaj sekve ankaŭ de la hispana nobelaro kaj aristokrataro, speciale madrida, kataluna kaj eŭska.[3] Nuntempe, ĝi estas tre ŝatata kaj vizitata somerumejo, same kiel aliaj marbordaj lokoj de Kantabrio.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

Laŭ indikoj de kelkaj diversaj aŭtoroj, la loknomo “Comillas” aŭ “Cumiyas”, tiel kiel ĝi aperas registritra en mezepokaj dokumentoj, devenas de la kelta radiko kamb- aliformita en komb- ‘kurba’. Do, Comillas prononciĝus ‘Kombiljas’ (diminutivo de komb ‘kurba’) aŭ, en pli latinigita formo, Cumbellas (dimin. de cŭmba ‘valeto’), kio rilatas al ties orografia situo, kiun karakterizas milda reliefo el montetoj kaj dolinoj.

La nuntempa loknomo Comillas, kiu signifus valeton aŭ zono inter valoj kaj montetoj, rezultus do el la iom post ioma perdo de la ‘b’ en la grupo –MB- (kutima en nord-okcidento de la iberia duoninsulo.

La historia vortdeveno kongruas kun la situo de Comillas, ĉar, antaŭ la konstruado de la nuntempaj domoj, la vilaĝo troviĝis inter montetoj aŭ holmoj: La Kardosa, kie situas la Pontifika Universitato de Comillas, la monteto de la Palaco de Sobrellano, kaj la monteto de la Palaco de La Coteruca.

Neverŝajna versio pri la deveno de la vorto Comillas, ligas ĝin al la distanco inter ‘Comillas’ kaj San Vicente de la Barquera ( 5 mejloj), en la hispana: cinCO-MILLAS.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

ŝildo kaj flago estas la simboloj de municipo "Comillas". La flago estas dukolora. Ĝi konsitas el du samlarĝaj horizontalaj bendoj. La supra blankas kaj la malsupra malhelbluas. La bluo simbolas maron; kaj la blanko, ondoŝaumon.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Plaĝo de Comillas

Comillas sidas ĉemare. Ĝia plaĝo, el delikata orkolora sablo, havas ĝian saman nomon. Krome, ĝia marbordo havas multenombrajn klifojn, kiel tiuj de "El Cabrero (La kaprobredisto)" kaj "La Garita".

Okcidente de Comillas troviĝas la estuaro "La Rabia", naturrezervejo por akvobirdoj, kie videblas cignoj kaj anseroj. La estuara enfluejo situas en "Valdáliga", en la naturrezervejo "Oyambre (pron: Ojambre)", strando kun belegaj dunoj. En ĝi, oni povas vidi monumenton nomatan “La flava birdo”. kiun la loĝantaro starigis omaĝe al aviadiloj, kiuj venante el Ameriko forkonsumis sian fueron kaj devis surteriĝi sur la strandon.

La plaĝo longas de Trasvía (Comillas) ĝis la kabo de Oyambre ("Valdáliga" - San Vicente de la Barquera).

Cetere, Comillas estas ĉirkaŭata de monto Krono (monte Corona). kiu ne nur estas surkovrita de arbaro kun multaj arbospecioj, precipe kaŝtanarboj, sed ankaŭ havas bonan specimenaron de la kantabra bestaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ondobanado en la plaĝo de Comillas en la jaro 1881a

Agrikulturo kaj fiŝkaptado estis pasintece la ĉefaj motoroj de la urba ekonomio, kiu nuntempe estas plene ligita al servosektoro kaj pli specife al turismo. Pruvas tion la plialtigo de la nombro de loĝantoj en la someraj monatoj.

Fine de la 19a jarcento ekestis fenomeno konata nuntempe kiel turismo. Tiam la celo estis ĝui “ondobanadon” (hisp. “baños de ola”).

Pliiĝis la nombro da vizitantoj sur la strando de Comillas, post la somer-vizitoj, kiujn fine de la 19a jarcento faris la reĝo Alfonso la 12a (kaj poste, lia filo, Alfonso la 13a) kaj lia familio, transformante la urbeton “Comillas” en reĝan someran ĉefurbon.

Comillas allogas pro sia plaĝo, sed ankaŭ pro sia arta hereda havaĵo, kreskinta sub la influo de la riĉaj migrintoj revenintaj el Ameriko (hisp: ‘indianos’). La Pontifika Universitato, “El Capricho” de Gaudí (La ‘Kaprico’ de Gaudí), la Palaco de Sobrellano, estas nur kelkaj arkitekturaj ekzemploj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La Kaprico
  • La municipo de Comillas posedas kelkajn publik-interesajn kulturhavaĵojn:
  • La Kaprico (El Capricho), konstruaĵo de la arkitekto Antonio Gaudí. Ĝi elstaras pro siaj mozaikoj kaj “sunfloroj”. En aparta angulo, apud la konstruaĵo, troviĝas statuo de la aŭtoro.
  • Fasado de la tombejo, kun statuso de monumento ekde 1983. Sur unu el la muroj de la manova preĝejo elstaras skulptaĵo “La Ekstermanto”, modernisma verko de Josep Llimona (1895).
  • Malnova Pontifika Universitato: Krom la seminario, rimarkindas la korto-pordego kaj la multnombraj ĝardenoj.
  • Palaco de Sobrellano, ankaŭ nomata Palaco de la Markizo de Comillas: En unu el ĝiaj flankoj rimarkindas la Maŭzole-kapelo, kie estas entombigita la markizo kune kun la familianoj. La palaco kaj la Kapelo troviĝas sur verda kampo kun multaj arboj.
  • Groto de La Meaza, situanta en la vilaĝo “Ruiseñada”, arkeologia zono.
  • La urbeto Comillas havas la statuson de Historia Ensemblo ekde 1985.
  • La preĝejo de Sankta Kristoforo (hisp: San Cristóbal), baroka konstruaĵo starigata de 1640 ĝis la fino de la 18a jarcento. Ekstere rimarkindas ĝia turo, kompletigita per franc-stila pinaklo, kaj interne ĝiaj beleco kaj amplekso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pindado Uslé, Jesús (2002). Gran Enciclopedia de Cantabria. Cantabria. ISBN 8486420296.
  2. «La Villa de los Arzobispos». Konsultita la 9an de septembro 2019.
  3. Visit Spain: Comillas Konsultita la 9an de septembro 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]