Komunumo de Anglio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Commonwealth of England)
Komunumo de Anglio
19-a de majo 1649 – 1660

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
flago de la Commonwealth (1649-1651)
flago de la Commonwealth (1651-1658)
flago de la Protectorate, kun irlanda harpo (1658-1660).

Komunumo de Anglio, angle Commonwealth of England estis la oficiala nomo de la britia ŝtato inter la respublika periodo inter la jaroj 1649 kaj 1660. La Commonwealth (laŭvorte "komuna bonfarto") komence nur ampleksis Anglion inkluzive de Kimrio, pli poste ankaŭ Skotion kaj Irlandon.

Post la angla enlanda milito de 1642 ĝis 1648 kaj la ekzekuta mortigo de Karlo la 1-a la 30-an de januaro 1649, apenaŭ kvar monatojn pli poste, la 19-an de majo samjare, fondiĝis la "Komunumo" per leĝo nomata „Act declaring England to be a Commonwealth“ ("akto deklaranta Anglion esti Komunumo").

La komumumo nek havis unuan parlamentan ĉambron, la House of Lords el nobelaj reprezentantoj, nek reĝon aŭ reĝinon. La dua parlamenta ĉambro, la House of Commons el ne-nobelaj reprezentantoj iĝis sola „Parlamento de Anglio“. La tri plej altaj ŝtataj funkciuloj estis la parlamenta parolisto, la prezidanto de la armea konsilio kaj la prezidanto de la ŝtata konsilio. La laste nomata konsilio estis la ŝtata registaro kaj estis nomumita fare de la parlamento.

Dekomence en la respubliko aparte elstaris Oliver Cromwell, unu el la gvidantoj en la enlanda milito. Estis li, kiu decidis ekzekute mortigi la reĝon kaj kiu gvidis venkojn kontraŭ por-reĝaj ribeloj en Irlando (1649) kaj Skotio (1650/51).

En aprilo 1653 li deklaris sin "Lordo-Prezidanto" pinte de la ŝtata konsilio, en decembro de tiu jaro li malfondis la parlamenton kaj en la funkcio de „Lordo-Protektanto“ transprenis ties taskojn.

La reĝan titolon, kiun oni ofertis al li en 1657, li malakceptis, kaj ĝis sia morto en 1658 restis Lordo-Protektanto. Lia filo Richard Cromwell transprenis la titolon, sed ne iĝis politike sufiĉe potenca kaj jam abdikis en 1659: de tiam denove regis la parlamento.

En 1660 George Monck, 1-a duko de Albemarle, malfondis la parlamenton kaj oficigis novan, por-reĝan. La 8-an de majo 1660 la parlamentaj deputitoj proklamis Karlon la 2-an, la filon de la ekzekutita Stuarta reĝo Karlo la 1-a, nova reĝo. Per tio finiĝis la respublika tempo de la "Komunumo de Anglio". Karlo la 2-a la 29-an de majo revenis el sia ekzilo al Londono kaj tranprenis la reĝan regadon. La kroniga ceremonio nur okazis la 23-an de aprilo 1661 en la katedralo Abatejo de Westminster.

Pluraj eksaj britaj kolonioj poste ankoraŭ uzis la vorton „Commonwealth“ en sia ŝtata nomo, nuntempe ankoraŭ Aŭstralio, kies plena ŝtata nomo estas („Commonwealth of Australia“, do „Aŭstralia Komunumo").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonta dokumento[redakti | redakti fonton]

"An Act declaring England to be a Commonwealth" (en la anglalingva vikifontaro)