Competencia oficial
Competencia oficial | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Competencia oficial |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2021, 17 mar. 2022, 1 jun. 2022, 25 feb. 2022, 17 jun. 2022 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Arnau Valls Colomer |
Reĝisoro(j) | Gastón Duprat • Mariano Cohn |
Produktisto(j) | Jaume Roures |
Scenaro | Gastón Duprat • Mariano Cohn • Andrés Duprat |
Loko de rakonto | Hispanio |
Rolantoj | Antonio Banderas • Penélope Cruz • Irene Escolar • Melina Matthews • Oscar Martínez • Pilar Castro • Manolo Solo • José Luis Gómez |
Produktinta firmao | The Mediapro Studio |
Honorigoj | Premio Feroz for Best Comedy |
IMDb | |
Competición oficial (Oficiala konkurenco) estas hispan-argentina komedia filmo de 2021 reĝisorita de Mariano Cohn kaj Gastón Duprat, laŭ scenaro de Duprat, Cohn kaj Andrés Duprat. Estas protagonistoj Antonio Banderas, Penélope Cruz kaj Oscar Martínez.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Riĉega maljunulo (Humberto Suárez), interesata por lasi heredon al la mondo dubas inter konstruado de ponto aŭ financado de filmo. Finfine li decidas financi filmon farita de la plej bonaj, nome reĝisorita de la ekstercentra reĝisorino Lola Cuevas kaj la plej famaj aktoroj. La scenaro estas adaptaĵo de romano kiu ricevis premion kaj temas pri viro kiu ne povas pardoni sian fraton, kiu okazigis akcidenton en kiu li ŝoforis la aŭton estante ebria kaj la du gepatroj mortis. La roloj de la du fratoj estos luditaj respektive de la prestiĝa teatra aktoro Iván Torres kaj la populara fama aktoro de Holivudo Félix Rivero, kies diferencoj en la aktormetodoj rezultas en konstantaj kvereloj, kiuj iĝas pli kaj plej akra, dum la pluado de la provludoj. Ĝuste antaŭ la ekfilmado, la tensioj inter ambaŭ aktoroj inter si kaj kun la reĝisorino iĝas pli kaj pli intensaj kaj oni povas antaŭvidi katastrofon.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Penélope Cruz kiel Lola Cuevas, la reĝisorino
- Antonio Banderas kiel Félix Rivero, la populara aktoro
- Oscar Martínez kiel Iván Torres, la serioza aktoro
- Pilar Castro kiel Violeta, la edzino de Iván
- Irene Escolar kiel Diana Suárez, filino de Humberto
- Manolo Solo kiel Matías, oficestro de Humberto
- José Luis Gómez kiel Humberto Suárez, la maljuna riĉegulo
- Nagore Aranburu kiel Julia
- Koldo Olabarri kiel Darío
- Juan Grandinetti kiel Ariel