Compiègne
Compiègne | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||||
Blazono | |||||
Devizo: « Regi et Regno fidelissima » ("Fidelega al reĝo kaj regno") | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Pikardio | ||||
Departemento | Oise | ||||
Arondismento | Compiègne (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 60159 [+] | ||||
Poŝtkodo | 60200 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 60159 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Philippe Marini (2001-2008) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 41 254 ((1999)) | ||||
Loĝdenso | 776,9 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 25′ N, 2° 49′ O (mapo)49.4141666666672.8222222222222Koordinatoj: 49° 25′ N, 2° 49′ O (mapo) | ||||
Alto | De 31 al 134 m | ||||
Areo | 53,10 km² | ||||
Horzono | +1 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Compiègne [+] | |||||
Compiègne [kɔ̃piɛɲ] estas mezgranda franca komunumo, lokata en la departemento Oise kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do ĉefurbo de unu arondismento.
Compiègne havas proksimume 41 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Compiégnois.
Geografio
Compiègne situas proksime de la kunfluejo de riveroj Oise kaj Aisne, ĉ. 65 km norde de Parizo. Ĝia latina nomo estis Compendium.
Okcidente ĝin limas rivero Oise, oriente la arbaro de Compiègne, norde rivero Aisne. Sude la limo al komunumo Croix-Saint-Ouen estas konvencia. Kvankam la stacidomo troviĝas dekstre (okcidente) de Oise, ĝi apartenas al la komunumo.
Historio
- En 868 estis subskribita la traktato de Compiègne.
- Je la 11-a de novembro 1918 en la arbaro de Compiègne Francio igis Germanion subskribi armisticon post la Unua Mondmilito, en fervoja vagono.
- Je la 22-a de junio 1940 Germanio igis Francion subskribi armisticon, en la sama vagono.
- Je la 23-a de septembro 2006 en la kastelo de Compiègne kunvenis la regnestroj Jacques Chirac (Francio), Vladimir Putin (Rusio) kaj Angela Merkel (Germanio).
Ĝemelaj urboj
- Ŝablono:Ghemeleco , de 1962
- Ŝablono:Ghemeleco , de 1959
- Ŝablono:Ghemeleco , de 1989
- Ŝablono:Ghemeleco , de 1988
- Ŝablono:Ghemeleco , de 1962
- Ŝablono:Ghemeleco , de 1964
- Ŝablono:Ghemeleco , de 1988
- Ŝablono:Ghemeleco , de 2002
- Ŝablono:Ghemeleco , de 1967
Esperanto-movado
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.