Saltu al enhavo

Computer Stocks & Bonds

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Computer Stocks & Bonds

Eldoninto Avalon Hill
Dato de lanĉo 1982
Platformo Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, C64, CP/M, MS-DOS, PET, TRS-80, VIC-20
Ĝenro Ekonomia simulada videoludo
vdr

Computer Stocks & Bonds (esperante Komputilaj Akcioj & Obligacioj) estas ekonomia simulada videoludo publikigita en 1982 de Avalon Hill Game Company. Ĝi estis eldonita por Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, VIC-20, Commodore 64, IBM PC, kaj la CP/M-bazitajn Heath/Zenith Z-90 kaj Z-100. Ĝi estas adaptado de la tabulludo Stocks & Bonds fare de 3M,[1] kiu origine estis publikigita en 1964.[2]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Computer Stocks & Bonds estas ludo, en kiu la borso estas simulata.[3] Ludantoj disponas dek ludvicojn, ĉiu reprezentanta unu jaron, por investi en valorpaperoj (akcioj kaj obligacioj) kun malsamaj riskoj kaj rendimentoj. La merkataj prezoj de la valorpaperoj varias ĉiujare. La ludanto, kiu amasigas la plej grandan riĉaĵon ĝis la fino de la deka jaro, estas deklarita la gajninto.[1]

Bob Proctor recenzis la ludon por Computer Gaming World kaj deklaris: "verŝajnaj kialoj estas donitaj por tre grandaj gajnoj kaj perdoj, sed ĉi tiuj estas post la ĉefa fakto : venki estas plejparte afero de bonŝanco. Du faktoroj faras ĉi tiun ludon unika : ĝi estas la sola el la kvar disponeblaj por komputiloj krom la Apple, kaj ĝi estas la sola, kiu bezonas nur 32K da ĉefmemoro (anstataŭ 48K)."[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Computer Stocks & Bonds Manual. Avalon Hill (1984).
  2. (1980) “The General Index and Company History”, The General Magazine Index and Company History, p. 12–13. Alirita August 5, 2015.. 
  3. 3,0 3,1 Proctor, Bob (July–August 1982). "We're in the Money... Economic Simulations For The Apple". Computer Gaming World. Vol. 1, no. 5. pp. 9–11.
  4. PC Mag 1982-12 (December 1982).
  5. PC Mag 1983-10 (October 1983).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]