Conciergerie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conciergerie, vidita el la ponto Change.

La Conciergerie (esperante "domgardistejo") estas malnova palaco sur la insulo Cité, kore de Parizo. Ĝi restis la ĉefa loĝejo de la reĝoj de Francio inter la 10-a kaj la 14-a jarcentoj. La konstruaĵo situas antaŭ la kajo de la Horloĝo, ĉe la maldekstra bordo de la insulo Cité, en la 1-a arondismento de la franca ĉefurbo. Ĝi estis uzita kiel ŝtata malliberejo ekde 1392, post la forlaso de la palaco fare de Karlo la 5-a kaj de liaj posteuloj.

La malliberejo troviĝis en la teretaĝo, laŭlonge de la kajo de la Horloĝo, sed ankaŭ en la du ĉefaj turoj. La supra etaĝo estis dediĉita al la Parlamento de Parizo. Dum la franca revolucio, la Conciergerie estis rigardita kiel aŭtenta atendejo antaŭ ekzekuto per gilotino. Tie estis ekzemple enkarcerigita la reĝino Marie-Antoinette en 1793.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo (angle, france)