Confédération paysanne
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Confédération paysanne en la franca Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.
La Confédération paysanne (Kamparana konfederacio) estas franca terkulturista sindikato ano de Eŭropa kamparana kunordigo kaj de Via Campesina.
Historio[redakti | redakti fonton]
La Confédération paysanne ekaperis en 1987 post kunfandiĝo de du minoritataj sindikatoj FNSP kaj CNSTP.
La Confédération paysanne ricevis 26,82% el la voĉoj dum la balotado ĉe la Agrikulturaj ĉambroj okazintaj en janauaro 2001 : tiel ĝi fariĝis la dua plej grava agrikultura sindikato.
Dum la lasta balotado en januaro 2007 ĝi ricevis 19,57 % el la voĉoj. Ĝi tamen plu estas la dua plej grava franca agrikultura sindikato post FNSEA kaj tuj antaŭ Coordination rurale (Kampara kunordigado).
La Confédération paysanne estas reprezntita en preskaŭ ĉiuj francaj departementoj, inkluzive transmare.
La agado de José Bové sur la nacia kaj internacia scenoj diskonigis la sindikaton preter la cirklon de ĝiaj simpatiantoj kaj ekster la limoj de Francio.
Sinsekvaj parolportantoj[redakti | redakti fonton]
- Yves Manguy, de 1987 ĝis 1989
- Guy Lefur
- Gabriel Dewalle
- François Dufour, de 1996 ĝis 2000
- José Bové, de aprilo 2000 ĝis aprilo 2004
- Brigitte Allain kaj Jean-Emile Sanchez elektitaj je la 8-a de aprilo 2004 dum la 10-a kongreso de konfederacio okazinta en Strasbourg.
- Gérard Durand (demisiinta je la 2-a de februaro 2007) kaj Régis Hochart elektitaj je la 22-a de junio 2005 dum la kongreso en Die, kaj denove elektitaj la 20-an de aprilo 2006 dum la ĝenerala asembleo en Bagnolet.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- La Confédération paysanne de José Bové, Yves Manguy (2003)
- Qu'est-ce que la Confédération paysanne ?, Ed. L'Archipel, (2004)