Confolens

| Confolens | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
| |||
| komunumo en Francio (2016–) | |||
| Administrado | |||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Confolens | ||
| Kantono | Charente-Vienne | ||
| Antaŭa regiono | |||
| INSEE kodo | 16106 [+] | ||
| Poŝtkodo | 16500 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 730 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 116 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 1′ N, 0° 40′ O (mapo)46.0136111111110.67222222222222Koordinatoj: 46° 1′ N, 0° 40′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 23,63 km² (2 363 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Confolens - laŭ la latina vorto confluens, "kunfluo", prononco laŭ sistemo IFA [kɔ̃fɔlˈɑ̃], jen france, en limoĝia okcitana lingvo Confolent - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ĉarento (france Charente, prononco [ʃaʁˈɑ̃t]), en la regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine) kaj en la antaŭa regiono Puatuo-Ĉarentoj. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 730 loĝantoj sur areo de 23,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 116 loĝantoj/km². La urbo estas la administra centro de la samnoma arondismento Confolens, sekve havas la titolon subprefektejo, kaj ankaŭ estas la centro de la kantono Charente-Vienne (ĝis marto 2015 ĝi estis la centro de eĉ du kantonoj, nomitaj "Confolens-nordo" kaj "-sudo").
Geografio
[redakti | redakti fonton]Confolens situas 50 km nordokcidente de Limoĝo. En la urbocentro la rivereto Le Goire dedekstre enfluas la riveron Vienne (okcitane Vinhana), kiu de tie fluas norden. En la kvartalo Saint-Germain ankoraŭ la rivereto L'Issoire enfluas la pli grandan riveron, ankaŭ ĝi dedekstre.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]






