Conrad Celtis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Conrad Celtes)
Conrad Celtis
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1459 (1459-02-01)
en Wipfeld
Morto 4-an de februaro 1508 (1508-02-04) (49-jaraĝa)
en Vieno
Mortis per sifiliso vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de KolonjoJagelona Universitato vd
Profesio
Okupo bibliotekistoverkisto • universitata instruisto • poeto • historiisto • matematikisto • filozofo vd
Aktiva en VienoIngolstadtKrakovoLeipzigErfurto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Conrad CELTIS, ankaŭ Celtes, familinomo vere Pickel, Bickel, (naskiĝis la 1-an de februaro 1459 en Wipfeld, mortis la 4-an de februaro 1508 en Vieno) estis germana humanisto kaj poeto novlatina. Li estis unu el ĉefaj figuroj de la Germana Renesanco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Portreto de Celtis fare de Hans Burgkmair la pli maljuna, 1507.

Destinite fariĝi vitkultivisto, li fuĝis de hejme kaj studis ekde 1477 en Kolonjo, ekde 1484 (ĉe Rudolf Agricola) en Heidelberg. Post ties morto (1485) li vivis kiel ĉirkaŭmigranta humanisto. Li docentis en Erfurto, Rostock kaj Leipzig, kie li eldonis - je la miro de ĉiuj - sian unuan verkon Ars versificandi et carminum. Poste li turneis en Italujo, kie li renkontis la anojn de la Platona Akademio de Pomponius Laetus: tio instigis lin fondi similajn akademiojn en Germanujo. Reveninte li faritis en Nürnberg fare de imperiestro Frederiko la 3-a poeto laŭrokronita. Li estis la unua germano al kiu estis aljuĝita tioma honoro.

Ĉirkaŭ Pasko de 1489 li alvenis en Krakovo kaj fondis surloke la societon Sodalitas litteraria Vistulana. Post tio li vizitis la urbojn Prago, Olomouc, Buda, Vieno, Regensburg, Nürnberg, Tübingen, Heidelberg kaj Mainz por unuigi ĉie la amikojn de la humanisma movado. En Buda li fondis la ligon Sodalitas litteraria Hungarorum kiu translokitis en 1494 Vienon kaj nome ŝanĝiĝis al Sodalitas Danubiana. En Mainz naskis en 1491 la asocio Sodalitas Rhenana (omaĝe al li ankaŭ nomita Celtica).

De 1492-97 li instruadis en Ingolstadt, kun pluraj interrompoj. Ekde 1497 li agadis ĉefe en Vieno, kien estis vokinta lin imperiestro Maksimiliano la 1-a kiel profesoron de retoriko kaj poetiko.Tie ĉi, ĉe la kortego, okazis ankaŭ la unuaj surscenejigoj de teatraĵoj latinlingvaj. Kiam inaŭguris Lia imperiestra moŝto en 1502 la societon Collegium poetarum et mathematicorum Celtis nomumitis ties estro kun la rajto kroni poetojn.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kiel instruisto li enkondukis modernajn instrumetodojn kaj purigis la stilon de la latina. Li propagandis legi la klasikajn aŭtorojn romiajn kaj helenajn sed subtenis ankaŭ la lernigon de realaĵoj (precipe historiaj kaj topografiaj). Kiel latinlingva poeto li superis ĉiujn antaŭulojn en Germanujo; li skribis odojn (Odarum libri IV, Strasburgo 1513), elegiojn (Amorum libri IV, Nürnberg 1502), epigramojn (kvin libroj; eldonitaj en Berlino en 1881), drampoemojn kaj nefinverkitan epopeon Theodoriceis.

Kiel esploristo li trovis en la monaĥejo Sankta Emmeram en Regensburg la verkojn de la monaĥino Hrosvitha kaj eldonigis ilin (Nürnberg 1501) kaj same en la monaĥejo de Ebrach la poemon Ligurinus sive de rebus gestis Friderici primi imperatoris libri X (Augsburg 1507). Menciindas inter liaj reserĉobjektoj memkompreneble ankaŭ la famekonata mapo de la Romia Imperio kiun li prizorgenda lasis al Konrad Peŭtinger, la t.n. Tabelo de Peutinger.

Kiel preparaj laboroj al la planita verko Germania illustrata aperis Germania generalis kiel ankaŭ lia ununura historia verko en proza stilo, nome De origine, situ, moribus et institutis Norimbergae libellus. Liaj eldonoj de klasikaj verkistoj estas hodiaŭ certe malnoviĝintaj, tamen ege furoris tiutempe.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrike Auhagen kaj aliaj (eld.):Horaz und Celtis. Narr, Tübingen 2000 (NeoLatina 1). ISBN 3-8233-5791-3
  • Christopher B. Krebs: Negotiatio Germaniae. Tacitus’ Germania und Enea Silvio Piccolomini, Giannantonio Campano, Conrad Celtis und Heinrich Bebel. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2005 (Hypomnemata. Untersuchungen zur Antike und zu ihrem Nachleben|Hypomnemata, 158). ISBN 3-525-25257-9
  • Peter Luh: Kaiser Maximilian gewidmet. Die unvollendete Werkausgabe des Conrad Celtis und ihre Holzschnitte. Lang, Frankfurt a. M. 2001 (Europäische Hochschulschriften. Reihe 28: Kunstgeschichte, 377). ISBN 3-631-36686-8
  • Jörg Robert: Konrad Celtis und das Projekt der deutschen Dichtung. Studien zur humanistischen Konstitution von Poetik, Philosophie, Nation und Ich. Niemeyer, Tübingen 2003, ISBN 3-484-36576-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]