Conrad Ferdinand Meyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conrad Ferdinand Meyer

Conrad Ferdinand MEYER [konrat FERdinant maje] (* la 11-an de oktobro 1825 en Zuriko, † la 28-an de novembro 1898 en Kilchberg apud Zuriko) estis svisa verkisto.

Li komencis studi juron, poste pentradon, sed ĉesigis ambaŭ karierojn pro psikaj problemoj. Pro heredaĵo finance sendependa li vojaĝis tra tuta Eŭropo, inspiriĝis de la franca kaj itala kulturoj, sed ĉefe entusiasmiĝis pri la germana literaturo, kiu fortigis lian deziron dediĉi sin plene al la verkado. De 1870 ĝis 1891 li verkis en densa sinsekvo baladojn, poemojn, eposojn kaj novelojn.

Famaj verkoj

  • Balladen (baladoj, 1867)
  • Huttens letzte Tage (Eposo, 1871)
  • Romanzen und Bilder (poemoj, 1871)
  • Das Amulett (novelo, 1873)
  • Georg Jenatsch (romano, 1876)
  • Der Schuss von der Kanzel (novelo, 1877)
  • Der Heilige (novelo, 1880)
  • Plautus im Nonnenkloster (novelo, 1882)
  • Gustav Adolfs Page (novelo, 1882)
  • Die Versuchung des Pescara (novelo, 1887)
  • Angela Borgia (novelo, 1891)

En Esperanto aperis

  • Plaŭto en la monakina klaŭstro (Plautus im Nonnenkloster), tradukis Fr. Uhlmann, en: Svisa Antologio, paĝoj 117-142.
  • La blanka Alp-pinto; Praneĝa brilo; Kaŝtano nigraombra; Du veloj; Ripozantaj remiloj (poemoj); La Roma fontano (parto), tradukis Hilda Dresen, en: Svisa Antologio, paĝoj 330-332.
  • La amuleto (Das Amulett), tradukis Reinhard Haupenthal, Saarbrücken: Iltis, 1987, 48 paĝoj, kun porteto de la aŭtoro (Jubilea Eldon-Serio 2, Beletro Tradukita; 14).
  • Du veloj; Entiritaj remiloj; Sub la steloj; La piedoj en la fajro, tradukis Guido Holz, en: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj, Messkirch: Gmeiner, 1988.
  • Elektitaj poemoj, tradukis Willy Nüesch, Berno: Nüesch, 2005, 181 paĝoj.
  • La lastaj tagoj de Hutten tradukis Willy Nüesch, Berno: Nüesch, 2005, Longa poemo en 71 ĉapitroj, dediĉita al Franz Wille kaj Eliza Wille.