Constantin Brâncuși

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constantin Brâncuși
Edward Steichen - Brancusi.jpg
Persona informo
Constantin Brâncuși
Naskonomo Constantin Brâncuși
Naskiĝo 19-an de februaro 1876 (1876-02-19)
en Hobița, Flag of Romania.svg Unuiĝintaj Princlandoj
Morto 16-an de marto 1957 (1957-03-16) (81-jara)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse [#]
Etno rumana lingvo [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco RumanioFrancio [#]
Alma mater Bucharest National University of Arts • Nacia Altlernejo de Belartoj [#]
Profesio
Alia nomo Brincusi, Constantin [#]
Okupo skulptistofotisto • pentristo • ilustristo • konstrua desegnisto • assemblage artist [#]
Laborkampo skulptarto [#]
Aktiva en ParizoEgiptioVillefranche-sur-SaôneBaratoLivornoBukareŝtoNovjorko [#]
Aktiva dum 1904–1956 [#]
Verkado
Verkoj Bird in Space ❦
La senfina kolono ❦
The Kiss ❦
Sleeping Muse [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Constantin BRÂNCUȘI [konstantin' brınkuŝj'] naskiĝis la 21-an de februaro 1876 en la vilaĝo Hobița, distrikto Gorj, en la suda Rumanio. Li estis la ĉefa skulptisto de Rumanio kaj unu el la ĉefaj skulptistoj de la 20-a jarcento.

En 1902 li forlasis sian denaskan landon por studi eksterlande kaj ekde 1904 li loĝis en Parizo ĝis sia morto la 16-an de marto 1957 en Parizo, kie li estis enterigita en la pariza tombejo de Montparnasse.

Li postlasis ampleksan verkaron, videblan en multaj muzeoj en Eŭropo (ekzemple Centre Pompidou en Parizo) kaj Norda Ameriko. Multaj el liaj verkaĵoj estas en privataj kolektoj.

Lia plej impona skulptaĵaro troviĝas en la sudrumania urbo Târgu Jiu. Inter tiuj skulptaĵoj estas

- La tablo de la silento,

- La avenuo de la seĝoj,

- La pordego de la kiso,

- La senfina kolono.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Liaj aforismoj kaj mallongaj tekstoj aperis en Esperanto en broŝuro: Aforismoj kaj tekstoj de Constantin Brâncuși. Berkeley: Eldonejo Bero, 1993.

Referencoj[redakti | redakti fonton]