Constantin Brâncuși

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constantin Brâncuși en 1922

Constantin BRÂNCUȘI [konstantin' brınkuŝj'] naskiĝis la 21-an de februaro 1876 en la vilaĝo Hobița, distrikto Gorj, en la suda Rumanio. Li estis la ĉefa skulptisto de Rumanio kaj unu el la ĉefaj skulptistoj de la 20-a jarcento. En 1902 li forlasis sian denaskan landon por studi eksterlande kaj ekde 1904 loĝis en Parizo ĝis sia morto la 16-an de marto 1957. Li postlasis ampleksan verkaron, videblan en multaj muzeoj en Eŭropo kaj Norda Ameriko. Multaj el liaj verkaĵoj estas en privataj kolektoj. Lia plej impona skulptaĵaro situas en la sudrumania urbo Târgu Jiu: La tablo de la silento, La avenuo de la seĝoj, La pordego de la kiso, La senfina kolono.

Li estas enterigita en la pariza tombejo de Montparnasse.

Liaj aforismoj kaj mallongaj tekstoj aperis en Esperanto en broŝuro: Aforismoj kaj tekstoj de Constantin Brâncuși. Berkeley: Bero, 1993.