Constantin Daniel Rosenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constantin Daniel Rosenthal
Desegnaĵo de Ion Negulici pri Constantin Daniel Rosenthal
Desegnaĵo de Ion Negulici pri Constantin Daniel Rosenthal
Persona informo
Naskonomo Constantin Daniel Rosenthal
Naskiĝo 1820
en Pest (urbo) (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando)
Morto la 23-an de julio 1851
en Pest
Mortokialo torturo
Ŝtataneco Aŭstra imperioPrinclando Valaĥio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Subskribo Constantin Daniel Rosenthal
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • revoluciulo
vdr

Constantin Daniel Rosenthal [konstantin rozental], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun alia persona nomo Rosenthal Dávid Konstantin estis hungarlandana rumana pentristo, revoluciulo de Muntenio, framasono [1].

Constantin Daniel Rosenthal: Revoluciema Rumanio

Constantin Daniel Rosenthal [2] Arkivigite je 2018-07-28 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1820 en Pest (urbo) (nuntempa urboparto de Budapeŝto, Habsburga Imperio, Hungara reĝlando), li mortis la 23-an de julio 1851 en Pest.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Constantin Daniel Rosenthal devenis el juda komercista familio. Li studis en Akademio de Belartoj de Vieno kaj akiris diplomon en 1839. Li konatiĝis kun alia rumana pentristo Ion Negulici. Rosenthal alvenis ĉirkaŭ en 1842 en Bukareŝto, kie li estis verŝajne komisiita pentri portretojn. Li iris al Parizo post 2 jaroj, kie li plulernis pentradon kaj amikiĝis kun naciismaj kaj radikalaj rumanoj. En 1846 la profitoj el liaj verkoj ebligis studvojaĝi al Anglio, poste li revenis al Bukareŝto. Post falo de ĉiuj revolucioj en Eŭropo li vojaĝis al Svislando. En 1851 li revenis al sia naskiĝurbo havanta revoluciajn materialojn. Li estis arestita kaj li mortis en prizono.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]