Saltu al enhavo

Constantin Virgil Gheorghiu

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constantin Virgil Gheorghiu
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1916 (1916-09-15)
en Războieni
Morto 22-an de junio 1992 (1992-06-22) (75-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Passy, 9 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rumanafranca
Ŝtataneco Rumanio
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Bukareŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo diplomato
ortodoksa sacerdoto
poeto
verkisto
romanisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Constantin Virgil Gheorghiu (15-a de septembro 1916 - 22-a de junio 1992) estis rumana intermilita diplomato kaj ĵurnalisto, romanverkisto, poeto kaj pastro en postmilita rumana ekzilo. Lia plej fama pro malhele humura romano La horo 25. Nur en 2004 la libro estis publikigita ankaŭ en la rumana sub la titolo Ora 25.

Li studis en mezlernejo en Kiŝinevo de 1928 ĝis junio 1936 kaj poste filozofion kaj teologion en la Universitatoj de Bukaresto kaj Hajdelbergo. Inter 1942 kaj 1943, dum la reĝimo de la diktatora generalo Ion Antonescu, li postenis kiel diplomato de Rumanio en Kroatio.

Poste li komencis sian longan vojaĝon de vagado, trapasante Germanion, kie li rifuĝis tuj kiam la sovetia Ruĝa Armeo invadis Rumanion en 1944. Dum la milito, en kiu Rumanio subtenis la Aksoŝtatojn, li servis dum kelka tempo kiel diplomato ĉe la rumana ambasadejo en Berlino.

En 1948, post liberigo el aresto fare de la usonanoj, li ekloĝis en Francio, kie li publikigis ĉirkaŭ 40 verkojn[1].

Dum ekzilo, li studis teologion en Hajdelbergo (Germanio) kaj en 1963 li estis ordinita pastro ĉe la Rumana Ortodoksa Eklezio "Sanktaj Arkianĝeloj" en Parizo.

En 1952 skandalis en Parizo la malkovro ke Gheorghiu estis verkinta libron (Ard malurile Nistrului, 1941), en kiu li atakis "la malicajn judojn" kaj laŭdis la trupojn de Hitler. En 1963 li pastriĝis en ortodoksismo.

En 1975 li prelegis en Japanio kaj en 1978 li pasigis ok monatojn en Libano, kio inspiris lin verki la volumon Christ au Liban: De Moïse au Palestiniens (1979). En 1989 li ricevis la Ruman-Usonan Akademian Premion[2].

Lia verkaro konsistas el verkoj verkitaj en du diversaj periodoj: la rumana kaj la franca. Lia lasta verko Mémoires: Le témoin de la vingt-cinquième heure (Memuaroj: La Atestanto de la Dudek-Kvina Horo) aperis en 1986.

La 25-a horo

[redakti | redakti fonton]

La plej konata libro de Gheorghiu estis La Vingt-cinquième Heure (originale en la franca) el 1949, tradukita al Esperanto en 2022 sub la titolo La 25-a horo. La verko estis inspirita kaj de sia propra vivo kaj de la turbulaj historiaj eventoj en Rumanio antaŭ, dum kaj post la Dua Mondmilito.

Ĝi priskribas la sorton de juna, naiva rumana farmisto, Johann Moritz, kaj la filo de la pastro, Traïan Koruga, sub la germana, sovetia kaj usona okupadoj de Orienta Eŭropo. Ĉar al Moritz oni plurfoje asignas malsamajn identecojn, de judo al hungaro al nazio, li estas sendita de koncentrejo al koncentrejo.

En 1967, Carlo Ponti produktis filmon same titolitan La Vingt-cinquième Heure (Filmo "La 25a horo"), bazitan sur la libro de Gheorghiu. La filmo estis reĝisorita de Henri Verneuil, kun Anthony Quinn kiel Johann (Iohann), Virna Lisi kiel Suzanna kaj Serge Reggiani kiel Traian.

Sur lia romano Perahim (rumane: "Perahim - Ne vedem la infinit") loze baziĝas la germana portelevida filmo Perahim – die zweite Chance (1974).

Tradukoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • La horo 25, Serio Oriento-Okcidento n-ro 61, 365 paĝoj, eld. Mondial, Novjorko, 2022
  • Perahim, 162 paĝoj, eld. DEC, Đurđevac, 2025, ISBN 9789538182228


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (ro) Constantin Virgil Gheorghiu, CrestinOrtodox.ro. Arkivita la 31-an de marto 2023.
  2. (ro) Băileșteanu, Fanus (1999). Personalități culturale românești din străinătate (Rumanaj kulturaj personecoj eksterlande). Eldonejo Romania Press. p. 89.