Saltu al enhavo

Constantine Walter Benson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constantine Walter Benson
Persona informo
Constantine Walter Benson
Naskiĝo 2-an de februaro 1909 (1909-02-02)
en Trull
Morto 21-an de septembro 1982 (1982-09-21) (73-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Eton College Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Florence Mary Benson (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ornitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Constantine Walter BENSON, OBI (2a de Februaro 1909 – 21a de Septembro 1982) estis brita ornitologo kaj aŭtoro de ĉirkaŭ 350 publikaĵoj. Li estas konsiderata la lasta el linio de funkciuloj de Britaj Koloniaj Servoj kiuj faris gravajn kontribuojn al ornitologio.[1]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li iĝis funkciulo de la Kolonia Servo en 1932 kaj posteniĝis en Njasalando, nuntempa Malavo, kie li pasigis ĉirkaŭ 20 jaroj, kombinante siajn oficialajn devojn kun la studo de la lokaj birdoj. Oni registris, ke Benson gustumis ĉiun specimenon kiun li kolektis (ĉefe pere de loka servisto); ekzemple li aertis, ke turakoj plej bone gustas, dum strigoj plej malbone.[2][3]

Li fakulis pri birdoj el Orienta Afriko kaj precize li malkovris science jenajn speciojn:

Blankvosta hirundo aŭ Bensona hirundo (Hirundo megaensis).
  • Ploceo de Ruwet (Ploceus ruweti)
  • Blankvosta hirundo aŭ Bensona hirundo (Hirundo megaensis)
  • Oreofilao (Oreophilais robertsi)
  • Aldabra nesilo aŭ Aldabra broŝobirdo (Nesillas aldabrana)
  • Komora orelstrigo (Otus pauliani)
  • Komora verda kolombo (Treron griveaudi)

En 1952 li estis translokigita el Njasalando al la ĉasservo de tiam Norda Rodezio, (nuntempa Zambio) kaj tie li restis ĝis sia retiriĝo. Krome li kunlaboris kun diversj muzeoj.

Publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Li verkis multajn librojn kaj artikolojn dum kaj post sia tempo en la Kolonia Servo. Inter liaj verkoj menciendas jenaj:

  • "Birds of the Comoro Islands" (1960)
  • "A Contribution to the Ornithology of Zambia" (1967)
  • "Birds of Zambia" (1971)
  • "The Birds of Malawi" (1977).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. G. Stuart Keith (1985). "In Memoriam: Constantine Walter Benson, O.B.E". The Auk. 102 (1): 162. doi:10.2307/4086834. JSTOR 4086834.
  2. Brewer, David (2018). Birds New to Science: Fifty Years of Avian Discoveries. London: Christopher Helm. p. 105. ISBN 978-1-4729-0628-1.
  3. Benson, C.W. (1980). "Some experiences of the Club". Bulletin of the British Ornithologists' Club. 100 (1): 25–29.