Consuelo Velázquez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Consuelo Velázquez
Persona informo
Consuelo Velázquez
Consuelo Velázquez Torres
Consuelo Velázquez Torres Ortiz
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1916 (1916-08-29)
en Ciudad Guzmán
Morto 22-an de januaro 2005 (2005-01-22) (88-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Profesio
Okupo komponistokantoverkisto • kantotekstisto • pianisto vd
Aktiva dum 1938– vd
Verkado
Verkoj Bésame mucho vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Consuelo Velázquez (* 29-an de aŭgusto 1916 en Ciudad Guzmán, Jalisco; † 22-an de januaro 2005 en Meksikurbo) estis meksika muzikistino kaj komponistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La naskiĝdato ne estas precize konata. Malsamaj fontoj indikas jenajn datojn: 21-a (aŭ 29-a) de aŭgusto 1916 ( aŭ 1920 aŭ 1924). Supozeble pro tio kelkaj fontoj indikas, ke Consuelo komponis sian furoraĵon Bésame mucho jam en la aĝo de dek kvin jaroj.

Consuelito, kiel la meksikanoj amplene nomis ŝin, estis filino de profesia soldato kaj jam frue montris muzikan talenton. Jam en la aĝo de sep jaroj ŝi prezentis sian unuan pianokonĉerton. En la aĝo de 17 jaroj ŝi jam estis muzikinstruisto. Poste ŝi muzikis kiel pianisto ĉe la ŝtata meksika simfoniorkestro (Orquesta Sinfónica Nacional) kaj ĉe la Filharmonia Orkestro de la UNAM, la plej antikva meksika universitato.

Ŝi geedziĝis kun Mariano Rivera Conde, estro de radiostacio, kun kiu ŝi tenis du gefilojn. Consuelo Velázquez aktivis ankaŭ politike. Ekzemple inter 1979 kaj 1982 ŝi estis deputito en la parlamento de la meksika federacio, kie ŝi ĉefe uzis siajn fortojn por la rajtoj de la aŭtoroj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Al ŝiaj verkoj apartenas boleroj kiel No me pidas nunca, Pasional, Déjame quererte, Que seas feliz, Yo no fui, Chatito, chachito kaj (plej fama) Bésame mucho, kiun ŝi komponis, kiam ŝi eĉ ne jam estis 25-jara. Bésame mucho [Kisu min multe] estis ŝanĝonta ŝian vivon. La kanto mondfamiĝis, estis tradukata dum la jaroj en pli ol 20 lingvojn, kaj sennombraj muzikistoj interpretis ĝin.

Malgraŭ la sukcesego de siaj boleroj ŝi ĉiam ankaŭ aktivis kiel soloisto de klasika muziko. Pianludo estis ŝia pasio, kiun ŝi laŭiris ĝis mallonge antaŭ ŝia morto en la aĝo de 88 jaroj, ĉiuvespere sole aŭ antaŭ publiko.