Interlingvao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Interlingvao (apartigilo).
Interlingvao (Interlingua)
Mapo
konstruita lingvoInternacia planlingvo
Parolata en 25 landoj, plejparte en Eŭropo
Parolantoj nekonata
Skribo latina alfabeto
Kreinto IALA/Alexander Gode
Dato 1951
Oficiala statuso
Reguligita de IALA
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ia
  ISO 639-2 ina
  ISO 639-3 ina
  Glottolog inte1239
Angla nomo Interlingua
Franca nomo interlingua
Vikipedio
vdr

InterlingvaoInterlingua (nomo en tiu lingvo) estas planlingvo novlatina aŭ novlatinoida[1], elaborita de skipo de filologoj de IALA inter 1948 kaj 1950. La vortprovizo kaj gramatiko estas ĉefe derivata de kvin lingvoj: la franca, itala, portugala, hispana kaj angla[2].

La projekto klasigeblas kiel Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Interlingvao.

Interlingvaon ellaboris skipo de filologoj de IALA inter 1948 kaj 1950 sub la gvido de la germandevena filologo Alexander Gode. Li estas ankaŭ la ĉefa aŭtoro de la bazaj vortaro "Interlingua-English-Dictionary" kaj gramatiko "Interlingua - A Grammar of the International Language", ambaŭ aperintaj en la jaro 1951, ĉirkaŭ duonjaron post la forpaso de Alice Vanderbilt Morris, la fondinto de IALA kaj ties motoro dum la jaroj 1924-1950.

Tradicie oni prezentas Interlingvaon kiel naturalisman planlingvon, kiu estas studinda, ĉar ĝi per sia vortprovizo kaj gramatiko kongruas kun la ĉefaj okcidentaj lingvoj, kaj sekve peras ilian esprimkapablon kaj kulturon. Iuj uzantoj do asertas, ke Interlingvao valoras ne tiom kiel komunikilo, ol kiom instruo kaj enkonduko en lingvostudon. Krome, freŝa projekto provis korekti ĝiajn malfacilaĵojn cele al ĝia praktika uzo kiel interkomprenilo por ĉiuj latinidanoj: dua lingvo komprenebla tuj, preskaŭ plene kaj senlerne de 900 milionoj da homoj. Tamen la plej granda disvastigo de Interlingvao okazis ne en latinidaj landoj, sed en ĝermanaj landoj, ĉefe en Skandinavio. Tie okazis la plej granda venko de Interlingvao, la publikado de medicinaj resumoj en tiu lingvo dum 15 jaroj. Dume ĝuste la anoj de latinidaj lingvoj ŝajnas esti tiuj, kiuj malplej bezonas Interlingvaon, ĉar ĉiuj ĉi lingvoj, escepte de la rumana kaj franca, estas facile interkompreneblaj. Ekzemple italo ne bezonas helpon por kompreni tekstojn en la portugala, kaj parolanto de la potugala tre facile legas hispanlingvajn librojn.

La kuracisto dana Jørgen Michelsen iĝis prezidanto de "Union Danese pro Interlingua" (Dana Unio por Interlingvao) 1960. Tiam li proponis al monata Danish Medical Bulletin (Dana medicina bulteno), verkita nur en la angla, tradukadon de resumoj al Interlingvao, farota de li mem, Poul Moth kaj Bjarner Svejgaard. En 1960 oni publikigis la resumojn nur en unu numero. Ekde 1961 la publikigo okazis regule. En 1965, Jørgen Michelsen lasis la laboron. Lin anstataŭis Bent Andersen. En 1976 ĉesis la publikigo de tiuj resumoj.

Parolantaro[redakti | redakti fonton]

Teorie, Interlingvaon povas pli-malpli kompreni sen studo la parolantoj de ĝiaj fontlingvoj : 1240 milionoj da homoj, unu kvinono de la homaro.[mankas fonto] Fakte komprenas ĝin kleraj homoj parolantaj la latinidajn lingvojn[mankas fonto], t.e. verŝajne ĉirkaŭ 100 aŭ 150 milionoj da homoj. En la komenco de la 21a jarcento ĝi estas la ĉefa[laŭ kiu?] konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj.

Laŭ iuj taksoj[kiuj?], Interlingvao havas proksimume mil fluajn parolantojn. Inter multaj aliaj uzoj, ĝi estas, malofte[kiam?], uzata en resumoj de sciencaj artikoloj[kiuj?]. Por tia uzo, la lingvo estas ideala[laŭ kiu?]: uzata kiel lingvo legata de tiuj, kiuj havas bonan scion de latinaj radikoj pro laboro kaj studo en scienco. Malgraŭ tio, Interlingvao ankoraŭ ne trovis ian subtenon de iu registaro.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

Interlingvao pruntas vortojn laŭ jenaj reguloj:

  • Vorto eniras Interlingvaon se ĝi ekzistas en almenaŭ tri el la kvar fontlingvoj: la angla, franca, itala aŭ hispana/portugala – la lastaj validas kiel unu. Se vorto ekzistas nur en du el la fontolingvoj, tiam ĝia ekzisto en la germana aŭ la rusa akceptigas ĝin.
  • La interlingvaa formo de vorto estas la supozebla praformo ("prototipo").

Interlingvao tiel rekte kaj nerekte ĉerpas el la grekolatina vortaro, internacia en la praktiko de scienco. En komparo kun Esperanto Interlingvao ne abunde uzas regulajn afiksojn:

esperante interlingvae
sana san
sano sanitate
malsana malade
malsano maladia
malsanulejo hospital
saniĝi recovrar
sanigi curar
malsaniĝi cader malade

Elparolo kaj literumo[redakti | redakti fonton]

Al la bazaj 26 literoj respondas sonoj, kiuj en kelkaj okazoj regule dependas je la antaŭa aŭ posta literoj (vidu ekzemple ĉe "c"). En multaj okazoj estas preferinda prononco laŭeble konforma al la originala lingvo (ekzemple walzer, germandevena, sonas kiel [valtser]). Pro tio la sekvaj reguloj estas indikaj, oni lernu la prononcojn kun la vortoj.

La elparolo de interlingvao toleras iom da vario. En la ĉi-suba listo eblaj variaĵoj aperas post oblikva streko.

a [a ], b [b ], ch [k ] aŭ [ŝ ] / [ĉ ], c [k ] aŭ [c ] (antaŭ i kaj y), d [d ], e [e ], f [f ], gi [ĵ ] antaŭ a, o, u, g [g ] aŭ [ĝ ] (en finaĵo "-age"), h [h ] (krom en ph, rh, th), i [i ] aŭ [j ] (antaŭ vokalo), j [ĵ ] / [ĝ ], k [k ], l [l ], m [m ], n [n ], o [o ], ph [f ], p [p ], qu [ ] aŭ [k ] (en vortetoj "que" "qui" kaj derivaĵoj), rh [r ], r [r ], s [s ] aŭ [z ] (inter vokaloj), th [t ], t [t ] aŭ [ts ] (antaŭ diftongo komenciĝanta per i), u [u ] aŭ [ŭ ] (antaŭ vokalo), v [v ], w [ŭ ] aŭ [v ], x [ks ], y [i ] aŭ [j ] (antaŭ vokalo), z [z ]

Duoblaj konsonantoj estas elparolataj kiel unuoblaj: "ecclesia" [e'klezja].

Diftongiĝas: "ai" [aj], "au" [], "ei" [ej], "eu" [], "oi" [oj], "ou" [].

Akcento trafas la silabon antaŭ la lasta konsonantgrupo, ne enkalkulante la finaĵon "-s" de plurnombro: "regula" [re'gula], plurnombre "regulas" [re'gulas], "trovar" [tro'var]. Pro etimo ekzistas esceptoj, kiel "corpore" ['korpore], "nomine" ['nomine].

Ekzemploj: "corde" ['korde], "concerto" [kon'tserto], "schola" ['skola], "choc" [ʃok], "agente" [a'gente], "avan'tage" [avan'taʒe], "secretario" [sekre'tarjo], "mangiar" [man'ʒar], "quanto" ['kwanto], "que" [ke], "absolute" [apso'lute], "accusativo" [akuza'tivo], "telephono" [tele'fono], "nation" [na'tsjon], "industria" [indus'tria], "puero" ['pwero], "typo" ['tipo], "yogurt" [jo'gurt]

Ekzistas dua ortografio pli proksima al tiuj de latinidaj lingvoj, kiu ne notas "ph" sed "f", ne "y" sed "i" kaj ŝanĝas ankaŭ la finaĵojn de kelkaj vortoj. Tiu pli simpla literumo malofte uziĝas.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

La gramatiko estas la minimuma gramatiko komuna al la kvar fontlingvoj. Ekzemple, ĉiu fontlingvo faras per finaĵo plurnombron de o-vortoj, kutime "-s", kaj tial Interlingvao havas tian finaĵon. Aŭ, ekzemple, ne ĉiu fontlingvo kongruigas la substantivon kun la adjektivo (t.e, la angla), tial Interlingvao ne akordigas ilin.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

Interlingvae:
Declaration Universal del Derectos Human:[3]
Tote le esseres human nasce libere e equal in dignitate e in derectos.
Illes es dotate de ration e de conscientia e debe ager le unes verso le alteres in un spirito de fraternitate.
Esperante:
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:[4]
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Patro nia[redakti | redakti fonton]

Interlingvae:

Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celo.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos del mal.

Esperante:

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumiĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Listo de internaciaj kongresoj de Interlingvao[redakti | redakti fonton]

  • 1955: 25–a ĝis 30-a de julio, Tours, Francio
  • 1957: 3–a ĝis 10-a de aŭgusto, Bazelo, Svislando
  • 1959: 1–a ĝis 6-a de aŭgusto, Tours, Francio
  • 1971: 24–a ĝis 27-a de julio, Bazelo, Svislando
  • 1974: 23–a ĝis 30-a de julio, Norwich, Britio
  • 1983: 28-a de julio ĝis 3-a de aŭgusto, Sheffield, Britio
  • 1985: 28-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto, Taastrup, Danio
  • 1987: 26–a de julio ĝis 2-a de aŭgusto, Parizo, Francio
  • 1989: 22–a ĝis 30-a de julio, Zwolle, Nederlando
  • 1991: 4–a ĝis 11-a de aŭgusto, Helsingborg, Svedio
  • 1993: 24–a ĝis 31-a de julio, Borne, Nederlando
  • 1995: 5–a ĝis 12-a de aŭgusto, Prago, Ĉeĥio
  • 1997: 26-a de julio ĝis 2-a de aŭgusto, Strasburgo, Francio
  • 1999: 24–a ĝis 31-a de julio, Focsani, Rumanio
  • 2001: 28-a de julio ĝis 4-a de augusto, Gdansko, Pollando
  • 2003: 26-a de julio ĝis 2-a de aŭgusto, Loveĉ, Bulgario
  • 2005: 16-a de julio ĝis 22-a de julio, Svedio
  • 2009: 15-a de julio ĝis 1-a de aŭgusto, Kirchheimbolanden, Germanio (proks. 30 partoprenantoj + tagaj gastoj[5])
  • 2011: 23-a ĝis 30-a de julio, Chepelare, Bulgario
  • 2014: 29-a de julio ĝis 3-a de aŭgusto, Åsa, Svedio
  • 2015: 19-a ĝis 24-a de septembro, [Benidorm], Hispanio (21-a konferenco)
  • 2017: 25-a gis 31-a de oktobro, [Las Palmas], Hispanio (22-a konferenco)

Revuoj[redakti | redakti fonton]

  • Contacto - Super Interlingua - estas revuo fondita en julio 1994 kaj publikigita en la angla lingvo, foje aperas tekstoj en Interlingua kun flanka tradukto en la angla. Ĝi estis eldonita de "British Interlingua Society". Ĝi havas 3 eldonojn jare kun 8 paĝoj A5 (ISSN: 1356-0018).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edo Bernasconi: Esperanto aŭ Interlingua? - Faktoj kaj teorioj kontraŭ mitoj kaj antaŭjuĝoj, Kultura Centro Esperantista, La Chaux-de-Fonds, 1977. 165 p.
  2. (ia) Que es Intelingua?, Almanac de Interlingua, nr. 1, 2009 (PDF)
  3. Homaj rajtoj interlingvae
  4. Homaj rajtoj Esperante
  5. Schwäbisches Tagblatt. Arkivita el la originalo je 2018-03-11. Alirita 2018-03-11.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]