Contadora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duoninsulo en Contadora, ĉirkaŭata de malhelaj koralmakuloj.

Contadora [kontadOra] estas plej elstara insulo de la Perlinsuloj (en hispana: Archipiélago de las PerlasIslas de las Perlas) nome grupo de 100 aŭ pliaj insuloj (multaj malgrandaj kaj neloĝataj) je ĉirkaŭ 48 km ĉe la marbordo al Pacifiko de Panamo en la Golfo de Panamo.

Contadora estas konata pro siaj turismejoj, ŝajne iam uzita de hispanaj konkistadoroj kiel haltejo por kalkuli ŝiparon (aŭ havaĵojn aŭ perlojn) antaŭ ties resendo al Hispanio, kaj de tie la nomo (contador signifas "kalkulisto" en hispana). Contadora estas turismeja insulo, kie posedas multajn domojn riĉaj panamanoj. Estas ankaŭ granda hotelo kaj aliaj disponeblaj gastejoj. Plej el ties laboristoj loĝas en apuda Insulo Saboga. En 1979, la jam eksa Ŝaho de Irano dum mallonge ekziliĝis en Insulo Contadora. Enlandaj flugentreprenoj Air Panama kaj Aero Perlas realigas oftajn flugojn inter Panamurbo kaj Contadora, Insulo San Jose kaj Isla del Rey.

Koordinatoj: 8° 38′ N 79° 02′ U / 8.633 °N, 79.033 °U / 8.633; -79.033 (mapo)