Saltu al enhavo

Karolina konuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Conuropsis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karolina konuro
Karolina konuro (Conuropsis carolinensis) en Naturalis, Leiden, Nederlando.
Karolina konuro (Conuropsis carolinensis) en Naturalis, Leiden, Nederlando.
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Psitakoformaj
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittacidae, Papagedoj
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Conuropsis
Salvadori, 1891
Specio: Karolina konuro, C. carolinensis
Conuropsis carolinensis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Sinonimoj

Psittacus carolinensis Linnaeus, 1758
Conurus carolinensis Lesson, 1831

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Conuropsis carolinensis (Karolina konuro)

La Karolina konuro (Conuropsis carolinensis) aŭ Karolina papago estis malgranda verde amerika papago kiu havis brilflavan kapon, ruĝecoranĝan vizaĝon kaj helan bekon indiĝena de orienta, mez-okcidenta kaj grandebena Usono kaj estis la nura indiĝena papago ene de tu teritorio. Ĝi troviĝis el suda Novjorkio kaj Viskonsino al Kentukio, Tenesio kaj la Golfo de Meksiko, el la atlantika marbordo ĝis tiom for okcidente kiom ĝis orienta Koloradio. Ĝi loĝis en praarbaroj laŭlonge de riveroj kaj en marĉoj.[1] Ĝi estis nomita puzzi la née ("flavkapulo") aŭ pot pot chee de la Seminoloj kaj kelinki en ĉikasaŭa lingvo.[2] Kvankam iam sufiĉe abunda ene de sia teritorio, la birdo iĝis rara en la mezo de la 19a jarcento. La lasta konfirmita vidaĵo en naturo estis de lasubspecio ludovicianus en 1910. La lasta konata specimeno pereis en kaptiveco ĉe la Bestoĝardeno de Cincinnati en 1918[3] kaj la specio estis deklarita formortinta en 1939.

ilustraĵo de John James Audubon

La plimulto de la plumaro de tiuj papagoj estis verda kun pli helverdaj subaj partoj, hele flava kapo kaj oranĝa frunto kaj vizaĝo etendiĝantaj ĝis malantaŭ la okuloj kaj supraj vangoj (bridoj). La ŝultroj estis flavaj, daŭrigante laŭ la ekstera rando de la flugiloj. La primaraj plumoj estis plejparte verdaj, sed kun flavaj randoj sur la eksteraj unuarangaj plumoj. La femuroj estis verdaj direkte al la supro kaj flavaj direkte al la piedoj. Masklaj kaj inaj plenkreskuloj estis identaj laŭ plumaro, tamen maskloj estis iomete pli grandaj ol inoj (sekse dimorfaj nur laŭ grandeco). Iliaj kruroj kaj piedoj estis helbrunaj. Ili havis la zigodaktilajn piedojn komunajn al la tuta papaga familio. Iliaj okuloj estis ĉirkaŭitaj de blanka haŭto kaj iliaj bekoj estis palharkoloraj. Ĉi tiuj birdoj pezis ĉirkaŭ 3.5 uncojn, estis 13 colojn longaj, kaj havis envergurojn de 21–23 coloj.

Tiuj birdoj estis sufiĉe longvivaj, almenaŭ en kaptiteco: paro estis tenata en la bestoĝardeno de Cincinnati dum pli ol 35 jaroj.

C. c. ludovicianus de John James Audubon

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Griggs, Jack L.. (1997) American Bird Conservancy's Field Guide to All the Birds of North America. Nov-Jorko: HarperPerennial. ISBN 0-06-273028-2.
  2. Snyder, Noel F. & Russell, Keith. (2002) “Carolina Parakeet (Conuropsis carolinensis)”, A. Poole & F. Gill: The Birds of North America 667. Philadelphia, PA: The Birds of North America, Inc.. doi:10.2173/bna.667.
  3. Dan A. Tallman, David L. Swanson, Jeffrey S. Palmer. (2002) Birds of South Dakota. Midstates/Quality Quick Print, p. 181. ISBN 0-929918-06-1.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Cokinos, Christopher (2009) Hope Is the Thing with Feathers: A Personal Chronicle of Vanished Birds (Chapter 1: Carolina Parakeet), Tarcher ISBN 978-1585427222
  • Snyder, Noel (2004) The Carolina Parakeet: Glimpses of a Vanished Bird, Princeton University Press ISBN 978-0691117959
  • Julian P. Hume, Michael Walters (2012) Extinct Birds (p. 186), Poyser Monographs ISBN 978-1408157251

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2010-09-24 per la retarkivo Wayback Machine