Convivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Convivio ([komˈviːvjo]; La bankedo)[1] estas verko verkita de Dante Alighieri inter ĉirkaŭ 1304 kaj 1307. Tiu nefinita verko de Dante konsistas el kvar trattati, aŭ "libroj": nome enkonduka, plus tri libroj el kiuj ĉiu inkludas po unu canzone (longa lirika poemo) kaj proza alegoria interpretado aŭ komentaroo de la poemi kiu iras en multobla temara direktaro.

La Convivio estas ĉefa stadio de disvolvigo por Dante, tre diferenca el la viziema mondo de la Vita nuova (kvankam kiel ĉe la pli fruaj verkoj ĝi estas rimedo por la evoluema sento de arta alvokivo kaj filozofi-spirita demandaro de la aŭtoro). Tiu diferenco estas montrita laŭ kiel la du verkoj uzas la formaton de la prozmetro: en la Vita Nova estas komplika interrilato kaj interplektiĝo inter la prozo kaj la poezio, dum en la Convivio grandaj blokoj de prozo havas auŭonoman ekziston aparte el la poemoj; la enhavo de la poezio ne estas amplifikita aŭ eldonita en la prozo kiel komento pri la poezio, por servi kiel elirpunktoj por la variaj temojn kiujn la Convivio studas. Dante mem diras ke la prozo de la Convivio estas "modera kaj vireca," kontraste al la "fervora kaj pasia" prozo de la Vita Nova; kaj ke kvankam la alproksimiĝo al tio en la verko de lia juneco estis "kvazaŭ sonĝa" la Convivio alproksimiĝas al tiu temaro sobre kaj larĝe, ofte modelante sian stilon laŭ la skolastikismaj aŭtoroj.

La Convivio estas speco de popollingva enciklopedio de la konaro de la epoko de Dante; ĝi tuŝas multaj fakareojn, ne nur pri filozofio sed ankaŭ pri politiko, lingvoscienco, scienco, kaj historio. La traktaĵo startas per enkonduka libro, aŭ prefaco, kiu klarigas kial libro kial la Convivio necesas kaj kial Dante verkas ĝin en la popola lingvo anstataŭ en Latino. Ĝi estas unu el la plej fruaj defendoj de la popola lingvo fare de Dante, esprimita granddetale en lia (iomete pli frua) lingva traktaĵo De vulgari eloquentia (Pri nacilingva elokvento).

Libroj 2a kaj 3a formas unuaĵon, ambaŭ fokuse al nova amo de Danto post la morto de Beatrice — nome lia amo por Sinjorino Filozofio, "la plej bela kaj digna filino de la Imperiestro de la universo," kiel li nomigas ĝin. Libro 2a studas alegorion kaj Sinjorinon Filozofion (konekte kun la canzone Voi che ’ntendendo il terzo ciel movete [Vi kiu movas la trian ĉielon per ago de intelekto], kiu malfermas la libron), kaj ankaŭ alportas temojn kiaj astronomio, anĝelologio, kaj la senmorteco de la animo. La libro 3a estas himno de preĝo por filozofio, lanĉita per alegoria interpretaĵo de la granda canzone de Dante Amor che ne la mente mi ragiona (Amo, kiu parolas al mi en mia menso). En tiu libro, Dante asertas ke la vera filozofio ne povs stariĝi el ajna postaj motivoj, kiaj la prestiĝo aŭ la mono — ĝi eblas nur kiam la serĉanto havas saĝamon de si mem. La libro 4a estas multe la plej longa el la Convivio, kaj estas notinde distinga el la du libroj kiuj antaŭas ĝin.

La temo de la libro 4a estas la naturo de nobleco. Ĝi malfermiĝas per la plej longa canzone el la Convivio, Le dolci rime d’amor (Tiuj dolĉaj ampoemoj), kio estas eksplicite pri gentilezza aŭ nobleco, same kiel pri kondamno de avareco, asertante ke la racio kaj la spirito de akiro estas reciproke malkongruaj. La unua duono de la tridek ĉapitroj de la libro 4a estas dediĉita al la malprestiĝigo de la falsa ideo de nobleco kiel heredita trajto, limigita al la aristokrataro, dum la finaj dekkvin ĉapitroj skizas tion el kio la vera nobleco konsistas — nome la perfekteco de io laŭ sia naturo — kaj kiel nobleco manifestiĝas en personoj je variaj stadioj de la vivo.

La Convivio, en siaj membiografiaj partoj kaj laŭ la itinero de siaj pensolinioj, havigas riĉan portreton de Dante mem, de granda gravo por la kompreno de lia verkaro kiel tuto, ĉefe pri la Dia Komedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Banquet. Dante online. Alirita 2008-09-02.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]