Coquimbo (urbo)
Coquimbo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Retpaĝaro | www.municoquimbo.cl [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 204 068 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 3 829 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 57′ S, 71° 20′ U (mapo)-29.9532-71.338Koordinatoj: 29° 57′ S, 71° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 15 m [+] | ||
Areo | 53,3 km² (5 330 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Coquimbo [kokimbo] estas urbego, havenurbo, universitata urbo en Ĉilio, en regiono Kokimbio. Ĝi estas provinca ĉefurbo kaj ĝi apartenas al urbaro de La Serena (Ĉilio).

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Loĝantaro: 154,316 en 2012 (nur la urbo mem)
- Supermara alteco: 15 m
- Areo: 1429 km²
- Telefonkodo: 56 + 51
- Poŝtkodo: 1780000
- Horzono: UTC – 4 (somere UTC – 3)
- 29° 57′ 11″ S 71° 20′ 36″ U / 29.95306 °S, 71.34333 °U (mapo)
Geografio[redakti | redakti fonton]
Coquimbo situas laŭ Pacifiko. La Serena (Ĉilio) troviĝas 10, Viña del Mar 340, Valparaiso 345, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 394, Rancagua (Ĉilio) 472, Antofagasta (urbo) 707, Talcahuano 770, Koncepciono 781, Temuco 983, Iquique 1089, Arica 1280, Puerto Montt 1289, Punta Arenas 2580 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua hispano alvenis en 1550 kaj li trovis tie naturan havenon. La oro kaj kupro en la regiono kondukis al la graveco de la grandurbo kiel haveno ĉirkaŭ 1840 kaj multaj eŭropanoj precipe de Anglio ekloĝis en Coquimbo. En 1867 ĝi estis deklarita urbo.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Motoro de ekonomio de Coquimbo estas la haveno, ĝi estas ankaŭ vintra rifuĝejo por la ĉilia mararmeo. Ankaŭ turismo komencas formiĝi.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
La Tut-Amerika Ŝoseo kaj la ĉefa norda-suda fervojo pasas tra la urbo. En Coquimbo tri komercaj firmaoj liveras la pasaĝerojn per aŭtobusoj. Al La Serena estas oftaj trafikiloj. La urbego estas la ĉefa haveno de la areo.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Coquimbo havas oceanan aŭ marbordan klimaton kun malabunda pluvokvanto (nur vintre pluvas). La perceptebla humideco por individuoj estas relative alta. La averaĝa temperaturo estas 14 ° C, tio varias somere inter 17-26 ° C, malofte eĉ 30 ° C. Vintre la temperaturo neniam falas sub frostopunkto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Elbląg, Pollando
San Juan (Argentina urbo), Argentino (2004)
Guadalupe (Zacatecas), Meksiko (1993)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- [1] hispane
- Oficiala retejo de Coquimbo hispane
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- Hispana Vikipedio helpe de Guglo
- mapo, distancoj
- [2] angle