Cordell Hull

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cordell Hull
Hull-Cordell-LOC.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 2-an de oktobro 1871 (1871-10-02)
en Olympus
Morto 23-an de julio 1955 (1955-07-23) (83-jara)
en Bethesda
Kaŭzo de morto korinfarkto, apopleksio
Tombo Vaŝingtona Nacia Katedralo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Cumberland School of Law
Profesio politikisto, juĝisto, advokato, diplomato
Lingvoj angla lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Cordell HULL (Olympus, Tenesio, 2a de oktobro 1871 - Vaŝingtono, 23a de julio 1955) estis usona advokato kaj politikisto, kiu estis Sekretario de Ŝtato (Eksteraj Aferoj) inter 1933 kaj 1944. Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1945 pro sia partopreno en la kreo de la Unuiĝintaj Nacioj. Hull estis konsiderita la intelekta fondinto de la multflanka sistemo de komerco nuntempe plenumita de la Monda Organizaĵo pri Komerco.